Colondannes

komunumo en la departemento Creuse de Francio

Colondannes estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 305 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Colondannes
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Francio Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Guéret
Kantono Dun-le-Palestel
INSEE kodo 23065 [+]
Poŝtkodo 23800
Kodo laŭ INSEE 23065
Politiko
Urbestro S-ro Lucien Chaput
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 305 (1 999)
Loĝdenso 28 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 46°17′24″N 1°36′44″O  /  46.29°N, 1.61222°O / 46.29; 1.61222 (Colondannes) (mapo) Koordinatoj: 46°17′24″N 1°36′44″O  /  46.29°N, 1.61222°O / 46.29; 1.61222 (Colondannes) (mapo)
Alto 283 m - 431 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 10,70 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Colondannes en Francio
46° 17′ 24″ Nordo 1° 36′ 44″ Oriento / 46.29 °N, 1.61222222222 °O / 46.29; 1.61222222222 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Colondannes [+]
vdr

Geografio redakti

Colondannes etendiĝas sur 10,70 km², kaj havis 305 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 28 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Colondannes situas je alteco de 431 metroj.

Historio redakti

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Colondannes apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Lucien Chaput, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Administrado redakti

Colondannes apartenas al la kantono de Dun-le-Palestel, kies ĉefurbo estas Dun-le-Palestel. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ redakti