Conan la 1-a (Bretonio)

Conan la 1-a dirata la Tort (ĉu la Torda?) (nekonata naskiĝjaro, mortis la 27-an de junio 992 en la batalo de Conquereuil), filo de Juhel Bérenger, grafo de Rennes, estis grafo de Rennes ekde 970 kaj duko de Bretonio de 990 ĝis 992.

Conan la 1-a de Bretonio
Duko de Bretonio
Regado 990-992
Antaŭulo Alano de Bretonio
Sekvanto Gotfredo la 1-a
Persona informo
Conan Ier de Bretagne
Naskiĝo dato nekonata
Morto la 27-an de junio 992
en Conquereuil
Mortis per mortis en batalo vd
Tombo Mont-Saint-Michel Abbey vd
Etno Bretonoj vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Dinastio Familio de Rennes
Patro Judicael Berengar vd
Patrino Gerberge of Nantes vd
Edz(in)o Ermengarde-Gerberga of Anjou vd
Infanoj Gotfredo la 1-a
Judita de Bretonio
Profesio
Okupo aristokrato vd
Grafo de Rennes
Dum 970-992
Antaŭulo Juhel Bérenger
Sekvanto Gotfredo la 1-a
Grafo de Nantes
Dum 990-992
Antaŭulo Alano de Bretonio
Sekvanto Aimery la 3-a de Thouars
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Genealogio de Berenger, grafo de Rennes redakti

 
 
Judikael Bérenger
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Conan la 1-a, la Torda?,
988–992
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Gotfredo la 1-a
992–1008
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Alano la 3-a la Granda
1008–1040
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Conan la 2-a
1040–1066
 
Havoise
1066–1072

Biografio redakti

Conan la 1-a estis la filo de Juhel Bérenger. Post forigo de la kuratoreco de Wicohen, ĉefepiskopo de Dol-de-Bretagne, kiu estis trudita sian suverenecon al lia patro. Conan estis menciita unuafoje kiel « Conanus commes Britanniae » la 16-an de aŭgusto 979 ĉe la kortego de la grafo Eudes de Chartres.

Conan poste konkeris la regionon de Vannes alianciĝinte kun Orscand la Granda, episkopo de Vannes (970-992). La unua kaj venka batalo de Conquereuil kontraŭ Hoël de Nantes en 981 ne ebligis al li trudi sian suverenecon super la graflando de Nantes[1] ĉar li estis grave vundita kaj devis reiri al Rennes, sen profiti pri sia avantaĝo.

Post la malapero de la grafo Guérech de Nantes, li konkeris la graflandon de Nantes en 990 post la morto de ties juna heredanto la grafo Alano kaj estis laŭdire proklamita "duko de Bretonio". En konfirmo de donaco al la abatejo de Monto Sankta-Mikaelo, la 28-an de Julio 990, en ĉeesto de ĉiuj episkopoj de Bretonio, Conan alprenis la titolon de « Princeps Britannorum »[2]. Raoul Glaber, samtempa monaĥo deklaris ke li kronigis sin laŭ la maniero de la reĝoj.

La nova grafo de Anĝevio (Foulques Nerra) timanta lian politikan supreniĝon proklamis sin la defendanto de la interesoj de la familio de Nantes kaj ekbatalis kontraŭ li. Conan la 1-a estis mortigita en la malvenko, en la dua batalo de Conquereuil la 27-an de Junio 992[3].

Conan la 1-a de Bretonio estis entombigita en la abateja preĝejo de la Monto Sankta-Mikaelo, kies bonfaranto li estis.

Edziĝoj kaj idaro redakti

Li edziĝis al Ermengarde, filino de Gotfredo la 1-a de Anĝevio kaj il havis almenaŭ du gefilojn :

Kvankam neniu alia edzino ne estas konata al li, la tri sekvantaj filoj neniam estis konsiderataj kiel filoj de Ermengarde.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Chronique de Nantes Chapitre XLI & Chronique du Mont-Saint-Michel: Anno DCCCCLXXXI
  2. Selon Dom Morise, Tome I col-351 : Sont témoins de cet acte les évêques : Main, archevêque (de Dol) ; Auriscand (de Vannes) ; Constantin ; Oratius de Quimper ; Roaldus (d'Aleth) ; Rethwalatr ; Drescand ; Deotbald, de Rennes ; Hugo, de Nantes .
  3. Chronique de Raoul Glaber : Chapitre III de Conan duc des Bretons et de Foulques comte des Angevins

Bibliografio redakti

  • André Chédeville kaj Noël-Yves Tonnerre La Bretagne féodale 11-a jc - 13-a jc. Ouest-France Université Rennes (1987) (ISBN 2727200122).
  • Arthur de La Borderie Histoire de Bretagne: dua volumo Lutte de la maison de Rennes contre la maison de Nantes p. 419-439. Réédition Joseph Floch Imprimeur Éditeur à Mayenne (1975).

Vidu ankaŭ redakti