Concepcion (Tarlako)

Concepcion - tagaloge Bayan ng Concepcion - estas kvinaklasa urbego en Filipinoj, en regiono Centra Luzono, en provinco Tarlako.

Concepcion
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 2316
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 169 953  (2020) [+]
Loĝdenso 699 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 15° 19′ N, 120° 39′ O (mapo)15.324852777778120.65538611111Koordinatoj: 15° 19′ N, 120° 39′ O (mapo) [+]
Alto 36 m [+]
Areo 242,99 km² (24 299 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Concepcion (Filipinoj)
Concepcion (Filipinoj)
DEC
Concepcion
Concepcion
Situo de Concepcion

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Concepcion, Tarlac [+]
vdr
Urbodomo de Concepcion

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Concepcion kuŝas sur ebenaĵo, tre proksime fluas du riveroj [1]. Capas troviĝas 7, Mabalacat 14, Angeles kaj la provinca ĉefurbo Tarlakurbo po 18, Kezonurbo 84, Manilo 89 kilometrojn (aere) [2].

Historio redakti

En 1860 la komunumoj Concepcion kaj Magalang konsistis el unusola urbeto nomata San Bartolome (nuntempe forlasita vilaĝo). Katastrofa inundo detruis la tutan San Bartolome en 1863. La senhejmuloj iris norden kaj aliaj iris suden. Multaj malkontentiĝis pri la nova loko, tial ili alvenis al la nuna loko de Concepcion. La setlantoj komencis kultivi la teron kaj konstruis kabanojn kaj vojojn. Post pluraj jaroj ili nomis la lokon Concepcion laŭ la Senmakula Koncipiĝo. En 1902 komenciĝis la usona administrado, inter 1942-1944 dominado de japanoj okazis. Ĝi atingis la internacian klasifikon grandurbo laŭ nombro de loĝantaro en la 1980-aj jaroj.

 
Bazaro en Concepcion

Ekonomio redakti

Ambaŭ riveroj estas uzataj por irigaciataj terkulturaj teroj, ĉefe por rizoj kaj sukerkanoj.

Eklezioj redakti

En Concepcion la kristanismo dominas, sed ankaŭ moskeo funkcias en la urbego.

Trafiko redakti

Al Concepcion kuras nur kelkaj flankovojoj. Concepcion situas 7,5 kilometrojn de la krucvojo Capas kaj aŭtovojo sudo-nordo.

 
Paroĥa preĝejo en Concepcion

Klimato redakti

La klimato de Concepcion estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas pli ol 1212 mmm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-oktobro falas plej ofte. La temperaturo varias inter 22-31 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti