Connie's Inn, nome Trinkejo de ConnieKonnitrinkejo, estis noktoklubo en Harlemo, Novjorko, establita en 1923 fare de Conrad (Connie) Immerman en partnereco kun siaj fratoj, George kaj Louie Immerman. Enmigrintoj el Germanio, la fratoj Immerman funkciigis en Harlemo delicatessen manĝovendejon kaj riĉiĝis per kontraŭleĝa drinko-kontrabando.[1] Ties klubo estis situanta ĉe la 2221 de la Sepa Avenuo kun la 131a Strato el 1923 ĝis 1934. Tie ludis ekzemple Louis Armstrong,[2] Fats Waller, Wilbur Sweatman, Peg Leg Bates,[3] Bricktop [4] kaj Fletcher Henderson. Malkiel ĉe la Cotton Club, la Connie's Inn prezentis nur afrik-usonajn ludantoj, sed ĝi ne limigis sian publikon al nur blankuloj. Membroj de la Ziegfeld Follies, la heredantino Gertrude Vanderbilt, kaj nombraj aliaj venis el urba centro por ĝui la spektaklojn de Connie's Inn kaj estis foje influa por sendi siajn revuojn al Broadvajo.

En la komencaj de la 1930-aj jaroj, la Immerman-oj translokiĝis Connie's Inn al urbocentra loko. Tie, ili produktis unu el siaj lastaj grandaj revuoj, nome Stars Over Broadway (steloj super Broadvajo), kun Billie Holiday kaj Bessie Smith.

Referencoj redakti

  • Allen, Irving L. The City in Slang: New York Life and Popular Speech. New York: Oxford University Press, 1993. Paĝo 75.
  • Wintz, Cary D., and Paul Finkelman. Encyclopedia of the Harlem Renaissance. New York: Routledge, 2004. Paĝo 581.
  • Lerner, Michael A., "Dry Manhattan", 2007, Paĝo 216.

Notoj redakti

  1. Cullen, Frank, et al. Vaudeville, Old & New: An Encyclopedia of Variety Performers in America. New York: Routledge, 2007. Paĝo 262
  2. Giddins, Gary. Satchmo: The Genius of Louis Armstrong. New York: Da Capo Press, 2001. Paĝo 86.
  3. "Peg Leg Bates, One-Legged Dancer, Dies at 91" The New York Times, 8a de Decembro, 1998.
  4. http://www.fofweb.com/History/MainPrintPage.asp?iPin=EHR0076&DataType=AFHC&WinType=Free

Koordinatoj: 40° 48′ 46″ Nordo 73° 56′ 43″ Okcidento / 40.812802 °N, 73.94537 °U / 40.812802; -73.94537 (mapo)