Corona
Corona estas grandurbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en Kantono Riverside. Corona signifas en la hispana origine "krono". Laŭ stato de la jaro 2020 en la urbo vivis 157 136 personoj sur areo de 102 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 534 loĝantoj/km².
Corona | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Usono • urbego | |||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Usono | ||||
Subŝtato | Kalifornio | ||||
Kantono | kantono Riverside | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 157 136 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 534 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 33° 52′ N, 117° 34′ U (mapo)33.866666666667-117.56666666667 [+] | ||||
Alto | 679 m [+] | ||||
Areo | 102,45 km² | ||||
Horzono | pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Corona, California [+] | |||||
Bazaj informoj
redakti- Poŝtkodoj: 92877-92883
- Telefonkodo: 951
Geografio
redaktiCorona situas sur montetaro en la sudokcidenta parto de Usono, en la sudokcidenta parto de la subŝtato. Najbaraj urboj estas Riverside en distanco de 18 kaj Ontario en distanco de 21 kilometroj.
Historio
redaktiCorona fondiĝis en 1886 kiel ekstera parto de Riverside. La tiutempaj loĝantoj kulturis citronojn. Digoj kaj duktoj estis konstruitaj por porti la akvon al la kolonio, krome oni boris profindajn putojn. En 1896 la loko prenis nomon Corona. Antaŭ la 1980-aj jaroj la urbego estis plejparte agrikultura komunumo, poste grava antaŭurbo de Los-Anĝeleso.
Trafiko
redaktiCorona havas municipan flughavenon kaj stacidomon. Aŭtovojoj kondukas al la proksimaj urboj.
Klimato
redaktiCorona situas en mediteranea klimatozono. La temperaturo averaĝe varias inter 10-26 °C, en septembro la rekorda varmo estas 46 °C, en decembro la malvarma rekordo estas −6 °C. Jare pluvas po 305 mm. La pluvo kulminas en januaro, inter junio-julio praktike ne pluvas.
Vidindaĵoj
redakti- muzeo pri muziko kaj artoj
Ĝemelurboj
redaktiFontoj
redakti- interalie Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2 (hungare)