Csór (ĉOr) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, Distrikto Székesfehérvár.

Kalvinana preĝejo de Csór

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Csór situas laŭ ĉefvojo Székesfehérvár-Veszprém, proksime estas urbo Várpalota. Dum la pratempoj estis en la regiono marĉa lago, apud la vilaĝo ankaŭ nun estas lageto. Krome estas karstaj fontoj, kiuj provizas per akvo la apudajn vilaĝojn kaj Székesfehérvár.

Historio redakti

Pli frue loĝis tie en la neolitiko, poste laŭvice alvenis romianoj, hunoj, avaroj, slavoj. Dum la turka erao oni ofte rifuĝis al la marĉo. Poste la loĝantaro dikiĝis kun svisoj kaj ŝvaboj. En 1945 la fronto tenis sin 4 monatojn. En 1960 kulturdomo konstruiĝis.

Vidindaĵoj redakti

La vilaĝo havas preĝejojn mezepokan katolikan omaĝe al Serpa Beata Damo kaj kalvinanan el 1819.

Famuloj redakti

En Csór naskiĝis Károly Mészáros (dendrologo).

 
Restoracio (jam ferma) de Csór

Legendo redakti

En 1476 tie tagmanĝis reĝo Matiaso. Li mendis ezokon. Dum manĝado li ne trovis hepaton de la fiŝo. La kuiristo respondis, ke ezoko el Csór tute ne havas hepaton. La reĝo koleriĝis kaj kondamnis lin je bastonado. Oni konas ankaŭ alie la historion. La kuiristo respondis, ke tion forŝtelis hundo de la pastro. Estas fakto, ke en mezo de la vilaĝo funkcias longe restoracio havanta la nomon ezoka ĉardo. En blazono de la vilaĝo estas granda ezoko.

Fontoj redakti

  • WikiTrans