Károly Mészáros (dendrologo)

hungara dendrologo, altlerneja instruisto

Károly Mészáros [kAroj mEsAroŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Mészáros Károly estis hungara dendrologo, inĝeniero pri arbaroj, altlerneja instruisto.

Károly Mészáros (dendrologo)
Persona informo
Naskiĝo 6-an de majo 1954 (1954-05-06)
en Csór
Morto 25-an de junio 2007 (2007-06-25) (53-jaraĝa)
en Sopron
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Okcidenta HungarioTeknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo universitata instruisto • dendrologo
vdr

Károly Mészáros[1][2] naskiĝis la  6-an de majo 1954(nun 1954-05-06) en Csór, li mortis la 25-an de junio 2007 en Sopron.

Biografio redakti

Károly Mészáros maturiĝis en gimnazio en Székesfehérvár en 1972, poste li akiris an diplomon en Arbarkultura kaj Lignaĵindustria Universitato en 1978. Post la diplomo li laboris 3 jarojn en vojkonstrua firmao, poste li havis postenon en la universitato. En tiu periodo li akiris vojkonstruan diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1984 kaj medioprotektan diplomon en la Lignaĵindustria Universitato post 2 jaroj. En tiu lasta universitato li estis lektoro (1993–1994), docento (1994–2000), profesoro (2000–2007), ankaŭ katedrestro (1994–1998), institutestro (1998–2007), fakultatestro (2001–2006), vicrektoro (2006–2007). Intertempe li doktoriĝis en la universitato en 1992, lia habilitiĝo okazis en 2000, li kandidatiĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio en 1994. Li estis aktiva en teoriaj zorgoj de privataj kaj ŝtataj arbaroj. Li ricevis stipendion inter 1998–2002, premiojn inter 1992-2005.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A gazdasági érték kifejezhetőségének módszere, különös tekintettel az erdőgazdálkodásra. (1986)
  • Az erdőérték-számítási, erdővagyon-értékelési eljárások felhasználása az erdőtervezésben. (disertaĵo, 1992)
  • Erdőérték-számítás. Az erdőértékelés alapjai. (kunaŭtoro, 1997 kaj 2000)
  • Az erdei és a mezőgazdasági vadkár értékelése. (kunredaktoro, 2007)

Fontoj redakti

Referencoj redakti