Minada kaj Arbarkultura Altlernejo (Sopron)

Sopron

Minada kaj Arbarkultura Altlernejo en Sopron estis posteulo de Akademio de Selmec post la 1-a mondmilito.

Minada kaj Arbarkultura Altlernejo
Situo
lando Hungario
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
vdr

Historio redakti

Post la unua mondmilito Hungara reĝlando perdis signifajn teritoriojn, tial Minada kaj Arbarkultura Altlernejo de Selmecbánya rifuĝis al Sopron, kie la instruado trovis liberan lokon en forlasita kazerno. Ŝajnis, la urbo mem estis konvena, proksime estis arbaroj kaj minejoj. Tamen en 1921 anonciĝis problemo: Aŭstrio postulis ankaŭ regionon de Sopron, eĉ proksimiĝis jam la aŭstraj ĝandarmoj. Granda parto de studentoj prenis armilojn kaj kun aliaj loĝantoj ili komencis pafi al la aŭstroj, kiuj poste retiriĝis. Okazis plebiscito, kies rezulto estis la hungara dominado.

Ekde 1922 la instruado okazis jam en pli novaj domoj. La altlernejo konsistis el 4 fakultatoj: minada, metalforna, ferforna kaj arbarkultura sekcioj. En 1924 2 judoj komencis lerni, tio kaŭzis tutlandan skandalon.

En 1934 la memstareco ĉesis, ĉar Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato palatino József integris la altlernejon, dekanoj gvidis la kampuson.

En 1949 oni fondis novan universitaton en Miskolc sub nomo Pezindustria Teknika Universitato, tial la fakultatoj pri minado kaj metalurgio el Sopron estis translokigita al Miskolc. La arbarkultura fakultato funkciis plu en Sopron ĝis 1952, poste ĝi transformiĝis al Arbarkultura Altlernejo. Post jardeko ĝi estis levita al Arbarkultura kaj Lignaĵindustria Universitato, ĝi estis alinomita en 1996 al Universitato de Sopron. En 2000 ĝi estis integrita al Universitato de Okcidenta Hungario.

Nepre menciindas, ke post falo de la Hungara revolucio de 1956 preskaŭ la plena altlernejo (studentoj kaj instruistoj) rifuĝis al Kanado, kie ili daŭris la instruadon/lernadon komence hungarlingve.

Rektoroj de la altlernejo redakti

Dekanoj de la kampuso redakti

Elektitaj instruistoj redakti

Elektitaj studentoj redakti

Fontoj redakti