Lajos Haracsi [lajoŝ haraĉi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Haracsi Lajos estis hungara inĝeniero pri arbaroj, altlerneja instruisto.

Lajos Haracsi
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aprilo 1898 (1898-04-09)
en Toponár
Morto 13-an de marto 1978 (1978-03-13) (79-jaraĝa)
en Sopron
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Okcidenta HungarioUniversitato Eötvös LorándTeknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo forestry engineer • universitata instruisto
vdr

Lajos Haracsi[1] naskiĝis la  9-an de aprilo 1898(nun 1898-04-09) en Toponár (nuntempa urboparto de Kaposvár), li mortis la 13-an de marto 1978 en Sopron.

Biografio redakti

Lajos Haracsi maturiĝis en katolika gimnazio en Kaposvár en 1919, poste li akiris diplomon en Minada kaj Arbarkultura Altlernejo (Sopron) en 1924. Post la diplomo li estis asistanto samloke 3 jarojn, inter 1928-1935 li laboris en arbaroj ĉe Miskolc, respektive en Kaposvár, poste ĝis 1945 en instituto en Sopron. Helpe de ŝtata stipendio li akiris biologian diplomon en 1935 en Scienca Universitato Péter Pázmány, post 2 jaroj li doktoriĝis. Inter 1945-1950 la havis altan postenon en arbaroj ĉe Kaposvár, ekde 1951 li estis katedrestro en la altlernejo (foje universitato) de Sopron ĝis la pensiuliĝo en 1968. Li kandidatiĝis en 1951 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia edzino naskis filinon. Li ricevis premiojn en 1966 kaj 1968.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Két, figyelmet érdemlő fafaj, az ezüstlevelű hárs és a virágos kőris. (1926)
  • Adatok a levéltetvek biológiájához. (ankaŭ disertaĵo, 1937)
  • A magyar erdők gomba- és rovarkárosítói. (1943)
  • Erdővédelemtan. (lernolibro, 1950; 10-a eldono en 1970)
  • Erdővédelem. (manlibro, kunaŭtoro, 1956)
  • A nyárasok erdőművelésének néhány kérdése. (1959)
  • Erdészeti növénykórtan. (2 volumoj, monografio kaj studenta lernolibro, 1963–1966)
  • A szlavonkőris. (1975)

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Kardosfa (1993)

Fontoj redakti

Referencoj redakti