Zoltán Igmándy [igmAndi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Igmándy Zoltán estis hungara inĝeniero pri arbaroj, altlerneja instruisto, mikologo. Lia nobela antaŭnomo estis boldogasszonyfai [boldogasonjfai], lia familia nomvarianto estis Igmándy L. [el], lia patro estis József Igmándy.

Zoltán Igmándy
Persona informo
Naskiĝo 19-an de oktobro 1925 (1925-10-19)
en Hajdúnánás
Morto 10-an de decembro 2000 (2000-12-10) (75-jaraĝa)
en Sopron
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Memorigilo Zoltán Igmándy
Familio
Patro J. Igmándy
Okupo
Okupo botanikisto • fungosciencisto • forestry engineer • universitata instruisto
vdr
Memorkolono pri Zoltán Igmándy

Zoltán Igmándy[1] naskiĝis la  9-an de oktobro 1925(nun 1925-10-09) en Hajdúnánás, li mortis la 10-an de decembro 2000 en Sopron.

Biografio redakti

Zoltán Igmándy maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1943, poste li akiris arbarinĝenieran diplomon en Reĝa Teknikuniversitato palatino József (la aktuala fakultata kampuso tamen estis en Sopron) en 1948. Post la diplomo li laboris 2 jarojn en ŝtataj arbaroj, poste 3 jarojn en instituto en Sopron. Ekde 1953 li instruis en en Arbarkultura kaj Lignaĵindustria Universitato) - kio estis la iama fakultato - kiel asistanto (1953–1955), lektoro (1955–1960), docento (1960–1969), profesoro kaj katedrestro (1969–1990). Li estis ankaŭ vicrektoro (1981–1984) kaj fakultatestro (1984–1989). Intertempe li doktoriĝis en altlernejo en 1961, li kandidatiĝis en 1957, li doktoriĝis en 1982 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia ĉefa intereso estis tiuj fungoj kaj insektoj, kiuj kaŭzis damaĝojn al arboj aŭ lignoj. Li edziĝis en 1950, lia edzino naskis 2 filojn en 1953 kaj 1957. Li ricevis premiojn inter 1967-2000.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A fenyőcsemete-dőlés kérdése hazánkban és a védekezés lehetőségei (kunaŭtoro, 1951, 1953)
  • Sopron és környékének gombái (1958)
  • Faanyagvédelem. (kunaŭtoro, 1964; tralaborita: 1975)
  • Erdészeti növénykórtan. (2 volumoj, studenta lernolibro, 1974–1975)
  • Sarjeredetű kocsánytalan tölgyeseink állapotáról (1985)
  • A magyar erdők taplógombái (monografio, 1991)

Memorigiloj redakti

  • memorkolono en Hajdúnánás
  • busto en Sopron[2]

Fontoj redakti

Referencoj redakti