József Igmándy [jOĵef igmAndi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Igmándy József estis hungara instruisto, botanikisto. Lia nobela antaŭnomo estis boldogasszonyfai [boldogasonjfai], lia filo estis Zoltán Igmándy. Lia botanika mallonga nomo estis „Igmándy”.

József Igmándy
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aprilo 1897 (1897-04-12)
en Püspökladány
Morto 14-an de majo 1950 (1950-05-14) (53-jaraĝa)
en Debrecen
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infano Zoltán Igmándy Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo botanikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

József Igmándy[1] naskiĝis la  12-an de aprilo 1897(nun 1897-04-12) en Püspökladány, li mortis la 14-an de majo 1950 en Debrecen.

Biografio redakti

József Igmándy studis en Reĝa Scienca Universitato de Debrecen, Universitato Francisko Jozefo de Koloĵvaro kaj Scienca Universitato de Budapeŝto, fine en 1921 li ricevis diplomon. Post la diplomo li instruis en kalvinana gimnazio de Hajdúnánás ĝis sia frua morto en 1950. Ekde la 1920-aj jaroj li ankaŭ faris botanikajn laborojn, li specialiĝis pri briofitoj. Intertempe li doktoriĝis en la Scienca Universitato István Tisza en 1939. Lia edzino naskis filon en 1925.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Újabb adatok Hajdúvármegye növényzetéhez. (1933)
  • Hajdúnánás mohaflórája. (1939)
  • Az Orthotrichum-fajok elterjedése Magyarországon. Az Ulota-fajok elterjedése Magyarországon. (1942)
  • Adatok Sopron mohaflórájához. (1949)

Fontoj redakti

Referencoj redakti