Ervin Barlai laŭ hungarlingve kutima nomordo Barlai Ervin estis hungara arbara inĝeniero. Lia origina familia nomo estis Neuherz ĝis 1904, lia patro estis Béla Barlai.

Ervin Barlai
Persona informo
Naskiĝo la  19-an de junio 1899(nun 1899-06-19)
en Hungario Korompa (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 3-an de julio 1967
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Okcidenta Hungario
Okupo
Okupo forestry engineer • ekonomikisto
vdr

Ervin Barlai[1] naskiĝis la 19-an de junio 1899 en Korompa (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Krompachy en Slovakio), li mortis la 3-an de julio 1967 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ervin Barlai maturiĝis en gimnazio en Selmecbánya en 1916. Li batalis dum la 1-a mondmilito, poste li akiris diplomon en Minada kaj Arbarkultura Altlernejo (Sopron) en 1923. Dum la studentaj jaroj li estis ankaŭ talenta violonisto. Post la diplomo li laboris en arbaroj de Bánokszentgyörgy kaj Lenti. Li konstruis arbaran fervojeton kaj segilan uzinon. Inter 1941-1944 li estis uzinestro en Munkács (tiutempe hungara urbo), depost la 2-a mondmilito li estris ĉiujn ŝtatajn arbarojn. Inter 1950 kaj 1960 li laboris en lignoindustria instituto, poste li pensiuliĝis. Li ricevis ŝtatan premion.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Fontosabb fafajaink meghatározása makroszkópikus úton (1952)
  • Faipari kézikönyv (manlibro, 1963)
  • Erdőgazdaságpolitikai irányelvek
  • A furnér- és rétegelt lemez gyártástechnológiája (kunaŭtoro)

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Lenti (2010)

Fontoj redakti

Referencoj redakti