Csaba Utasi [ĉaba utaŝi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Utasi Csaba estis hungara redaktoro, literaturisto, altlerneja instruisto.

Csaba Utasi
Persona informo
Naskiĝo 15-an de januaro 1941 (1941-01-15)
en Zmajevac
Morto 1-an de septembro 2010 (2010-09-01) (69-jaraĝa)
en Novi Sad
Okupo
Okupo literaturhistoriisto • lektoro
vdr

Csaba Utasi[1] naskiĝis la  15-an de januaro 1941(nun 1941-01-15) en Zmajevac (Jugoslavio), li mortis la 1-an de septembro 2010 en Novi Sad (Serbio).

Biografio redakti

Csaba Utasi apartenis al la hungara minoritato en Jugoslavio. Li maturiĝis en gimnazio en Novi Sad en 1959, poste li akiris diplomon en en:University of Novi Sad en 1963. Li estis redaktoro de eldonejo en la sama urbo inter 1965-1972, poste li ekinstruis en la universitato en instruaj rangoj asistanto (1972-1984), docento (1984-1990), eksterordinara profesoro (1990-1995), poste ordinara profesoro. Intertempe en 1983 li doktoriĝis kaj inter 1983 kaj 1987 li estis ankaŭ institutestro, vicdekano (1987-1989). Lia edzino naskis 2 filinojn. Li ricevis premiojn inter 1982-1996.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Tíz év után (eseoj, kritikoj, studoj, 1974)
  • Irodalmunk és a Kalangya (monografio, 1984)
  • Vér és sebek (studoj, kritikoj, 1994)
  • Ráadás. Esszék, tanulmányok, háborús napló (eseoj, studoj, milita notlibro, 2007)

Fontoj redakti

Referencoj redakti