Csobaj
Csobaj (csobaj) estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Tokaj.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 20 km²
- Alto super marnivelo: 97 m
- Loĝantaro: 800
- Poŝtkodo: 3927
- Telefonprefikso: 47
Situo redakti
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Tiso (kontraŭe Tiszalök troviĝas), laŭ traira flankovojo. Tokaj troviĝas 12, Szerencs 20, Miskolc 50 km-ojn.
Historio redakti
Antaŭ la hungaroj keltoj vivis tie. La unua mencio devenis el 1252. En 1834 tertremo okazis. Kolĥozo formiĝis jam en 1945. Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, poŝto. En Csobaj estis entombigita Zoltán Balogh (poeto).
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika lerneja kapelo
- kalvinana preĝejo
- monumento de falintoj dum la 2-a mondmilito
- iama riverobranĉo de Tiso
Famuloj redakti
En Csobaj naskiĝis aktoro Vilmos Szirmai.