Cumhuriyet

superregiona ĉiutaga gazeto en Turkio

CUMHURIYET (turke = respubliko, Pri tiu ĉi sono prononco laŭ sistemo IFA [dʒumhuːɾiˈjet]) estas superregiona ĉiutaga gazeto en Turkio, kiu ekestis 7a 1-an de majo 1924, fondita fare de la ĵurnalisto Yunus Nadi Abalıoğlu. Ĝi estas unu el la plej malnovaj ĉiutagaj gazetoj en la lando. La sidejo de la gazeto ekde la fondiĝo estas Istanbulo.

Cumhuriyet

emblemo

taggazeto
Ĝenro ĝenerala
Periodeco ĉiutaga

Lando Turkio
Urbo Istanbulo
Establodato la 7-an de majo 1924
Fondinto(j) Yunus Nadi Abalıoğlu vd
Lingvoj

turka

Eldonkvanto 55 000 ĝis 75 000

Retejo http://www.cumhuriyet.com/
vdr

La semajna gazeto Cumhuriyet Hafta unue aperis en 1990 kun speciala eldono por la turkoj en Germanio. La ĝenerala politika linio de la gazeto, kiu antaŭe estis centre maldekstra, estis ŝanĝita al kemalista-naciisma fare de la nove elektita estraro de direktoroj en septembro 2018.

Sendependaj ĵurnalistoj priskribas la gazeton kiel seriozan, intelektan kaj parte kiel enketeman. Kontraste al multaj aliaj ĉiutagaj gazetoj en Turkio, ĝi estas pli tekst-peza ol bild-peza kaj, kontraste al la grandaj "bulvardaj" gazetoj de limigita seriozeco, uzas diferencigitan skribstilon. La gazeto havas eldonkvanton de proksimume 75 000 ekzempleroj venditaj. La eŭropa reta magazino Eurotopics en Berlino, kiu regule prezentas resumojn de la debatoj en ĉiuj grandaj eŭropaj gazetoj, priskribas ĝin kiel "unu el la lastaj opoziciaj gazetoj en Turkio".

protestoj kontraŭ malliberiĝo de redaktoroj en novembro 2016 en Istanbulo

Jam inter 1979 kaj 1999, almenaŭ ses redaktoroj de la gazeto estis murditaj. Ekde 1999, pli forte ekde 2002, la gazeto estas sub forta premo de la registaro. En januaro 2015 okazis traserĉoj ĉar la gazeto en kromkajero kun bildo menciis la teroran atakon en la redaktejo de la franca periodaĵo Charlie Hebdo, en majo kaj oktobro sekvis pliaj traserĉoj, en septembro la gazeta retejo estis ŝtate senzurita, kaj en novembro la ĉefredaktoro kaj la gvidanto de la ĉefurba redaktejo en Ankaro estis malliberigitaj. En februaro 2016 la konstitucia kortumo de Turkio reliberigis la du ĵurnalistojn, la ĉefredaktoro translokiĝis al eksterlando kaj en aŭgusto sciigis ke li demisias de la ĉefredaktoreco, sed intencas pluverki sian kolumnon en la gazeto. En oktobro kaj novembro la nova ĉefredaktoro kaj pliaj dekdu ĵurnalistoj estis malliberigitaj. En decembro 2016 al la gazeto estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“. Sendepende de tio, la procesoj kaj malliberiĝoj de la turka ŝtato kontraŭ ĵurnalistoj de la gazeto daŭris en 2017 kaj 2018.