Dániel Wágner (1800)
Dániel Wágner [vAgner], laŭ hungarlingve kutima nomordo Wágner Dániel estis hungara kemiisto, apotekisto. Lia nobela antaŭnomo estis zólyomi.
Dániel Wágner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de decembro 1800 en Brezno |
Morto | 10-an de januaro 1890 (89-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Nova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Dániel Wagner |
Okupo | |
Okupo | apotekisto • botanikisto |
Dániel Wágner [1] naskiĝis la 31-an de decembro 1800 en Hungara reĝlando en Breznóbánya (nuntempa Brezno en Slovakio). Li mortis la 10-an de januaro 1890 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Dániel Wágner akiris farmacian diplomon en Universitato de Pest en 1821, kemian diplomon kun doktoriĝo en Universitato de Vieno en 1825. Komence li estis apotekisto en Pozsony, ekde 1834 en Pest (urbo). El la apoteka laboratorio li evoluis uzinon pri kemiaĵoj, krome li interesiĝis pri botaniko pro la kuracaj plantoj. Dum la Hungara revolucio de 1848 li estis konsilisto pri sano, ĉefapotekisto. Li estis la unua, kiu faris analizojn por la juĝejoj. Li nobeliĝis en 1880. Li havis edzinon, kiu naskis 2 filojn.
Elektitaj publikaĵoj redakti
- Über das Kalium, die Verbindungen der ersten Stufe der Zusammensetzung desselben und über das Aetzkali... (1825)
- Pharmaceutisch-medicinische Botanik oder Beschreibung und Abbildung aller in der k. k. österreichischen Pharmacopoee... (1828-29)
- Die Heilquellen von Szliács in Ungarn in physikalisch-chemischer Beziehung untersucht (1834)
- Magyarországnak közgazdaságilag nevezetes termékeiről (1844)