Daka Distrikto (bengale ঢাকা জেলা, Daka Jela ankaŭ Daka Zila) estas distrikto situanta en centra Bangladeŝo,[1] kaj estas la plej densa distrikto en la lando. Ĝi estas parto de la Daka regiono. Dako, nome la ĉefurbo de Bangladeŝo, kuŝas sur la orientaj bordoj de la rivero Buriganga kiu fluas el la Turago al la sudo de la distrikto. Kvankam la propra Dako (urba konglomeraĵo) okupas nur ĉirkaŭ kvinonon de la areo de la Daka Distrikto, ĝi estas la ekonomia, politika kaj kultura centro de la distrikto kaj de la lando kiel tuto. La Daka Distrikto estas ankaŭ administracia ento, kaj kiel multaj aliaj urboj, ĝi ne kovras la modernan kunurbaĵon kiu estas Granda Dako, kiu estis disiĝinta en najbaraj distriktoj, nek la kunurbaĵo mem kovras la tutan distrikton, ĉar estas ankaŭ ruraj areoj ene de la distrikto.

La distrikto havas totalan areon de 1,463.6 km² kaj loĝantaron en 2012 de 18,305,671 personoj.

Notoj redakti

  1. Molla, Md Tuhin. (2012) “Dhaka District”, Banglapedia: National Encyclopedia of Bangladesh. Asiatic Society of Bangladesh.