David B. Goldstein (astronomo)
usona astronomo kaj fizikisto
David B. GOLDSTEIN estas usona astronomo kaj fizikisto pri fluidodinamiko.
Post sia bakalaŭreco pri sciencoj, reicevita ĉe la Universitato Princeton en 1984, li ricevis magistron kaj doktorecon ĉe la Kalifornia Instituto de Teknologio respektive en 1985 kaj 1990. Post kariero komencita kiel esploristo pri fluidodinamiko, li fariĝis en 2005 profesoro ĉe la Universitato de Teksaso ĉe Aŭstino.
En 1999 - 2000 David Goldstein estris plurfakan teamon, kiu serĉis akvon en konstante ombraj krateroj sur Luno kaj daŭrigis en tia laboro kiel ano de la teamo de misio " Lunkratera observo- kaj skanosatelito " de la NASA.
Minor Planet Center kreditas lin de la malkovro de la asteroido 4738 Jimihendrix[1] la 15-a de septembro 1985
Notoj kaj referencoj redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- angle Slipo de David B. Goldstein, ĉe la TTT-ejo de la University of Texas at Austin
- angle Biografio de David B. Goldstein, el la paĝaro de la laboratorio pri fluida fiziko de la University of Texas at Austin