Defendo de la medio kaj Protektado de la medio

Defendo de la medio kaj Protektado de la medio referencas al du konceptoj, tiom malsamaj ke unu kontraŭdiras la alian. Ambaŭ koncernas la naturajn rimedojn, median poluadon, naturajn frakasojn…

“Defendo de la medio” estas uzata de mediistoj kiuj akuzas la homon pri elĉerpo de la naturaj rimedoj kaj senigo de la natura medio je rimedoj per kiuj ĝi harmoniigas kaj ekvilibre subtenas la vivantan kaj nevivantajn estulojn por ke ili daŭrigu harmoniiĝi kaj evolui en la universo. Laŭ tiu koncepto pri medio la poluo pliiĝas: do la ĉeesto de la homo devas reduktiĝi. La homo estas la vera poluado de la naturo!

Kreitara medio (“creato” en la itala) estas uzata de la dikredantoj kiuj konfidas en la dia providenco kaj fakte vidas en la mondo la pliiĝon de rimedoj, la malpliiĝon de la malriĉeco. Malsame ol tiu dirigita kaj perceptigita, la homaj kaj mediaj kondiĉoj estas en konstanta pliboniĝo…

Plia diferenciĝo redakti

(Doktrino de la “Defendo de la medio” priskribita precipe de ĝiaj kritikantoj) Kion signifas hodiaŭ “medio”? Ĝi estas la naturo kiu ĉirkaŭas la homon, sed kie la homo, vole/senvole, tendencas krei problemojn per siaj ĉeesto kaj aktiveco. Oni nome imagas la naturon kiel mekanismo, en si mem, en perfekta, kvankam delikata, ekvilibro. Tiel la homo devus respekti tiun ekvilibron “moviĝante kaj interferante” kiel eble malpli, kion tamen li ne faras. Kaj okazas ĉi tie ke oni alvokas la manon de la ŝtatoj por ke estu altrudataj rigidaj leĝoj rilate la prienergiaj politikoj, ekzemple. La medio estas, do, substance fremda al la homo, io kio lin ĉirkaŭas, kio plibone starus sen la homa ĉeesto. La kulmino de tiu kulturo kuŝas en la fama “hipotezo Gaja”, teorio de la angla scienculo James Lovelock, kiu reiras al la greka diaĵo: Gaja signifas ke la Tero estas vidata kiel vivanta organismo, kiu havas en si ĉiujn instrumentojn por sin reguligi. En tiu perfekta mekanismo enŝoviĝas la homo kiu ĝin atakas kiel viruso. Kaj jen tiam la Tero reagas sammaniere kiel nia organismo kiam estas atakata de virusoj kaj bakteroj.

La homo, do, estas la malamiko, kaj ne senmotive oni uzas la esprimon “defendo de la medio”: oni sin defendas de perfortanto. Temas, kritikas la subtenantoj de la “protektado de la medio”, pri stagnanta kaj statika pozicio, kvazaŭ oni timus, tipe ankaŭ de multaj tribaj kulturoj kiuj vidas en la – jen en la socia jen en la naturo – minacon kun rilataj kolpuloj (la noviganto, la malsamulo), kiuj devas esti limigitaj kaj forigitaj. Tiel pensas proksimume: Maurice Strong (unua direktoro de la Programo por la Medio de Unuiĝintaj Nacioj), John Davis (eksa direktoro de de Earth First), John Maynard Kejnes (ekonomikisto), Isaac Asimov ( biokemiisto kaj verkisto), …

(Doktrino de la “protektado de la medio” priskribita precipe de ĝia kritikantoj) La kristana novaĵo ne taŭgas inspiri veran teorion pri protekto kaj defendo de la naturo: veras ke ĝi ne kunligiĝas kun la “Defendo de la medio”, veras ankaŭ ke la biblia sceno de Dio kiu liveras la edenan ĝardenon al ĵus kreita homo,[1] sed ĉio tio allasis kaj allasas la arbitran decidon al la homo, kiu, fakte, ĝisnun daŭrigan damaĝi la “kreitan mondon”.

Kaj krome la doktrino de la kreo el nenio estas elemento eksterscienca kaj do senpersvadiga forto.[2] La homo, laŭ kristanismo, destinita al la resurekto en transcenda mondo ŝajnas malpli interesita pri la tera medio ol la homo kiu ligas tutan sian destinon al la natura vivo. Ateismo certe ne misfavoras male devigas al la protekto kaj defendo de la naturmedio.

Tamen kristanaj ekologiistoj precizigas ke en la dia programo estas dirate “prilaboradu kaj gardu”, nome ne estas parolate de “defendo” kvazaŭ estis vidata en la homo malamiko de la “ĝardeno”. Kaj krome ili rimarkigas ke foje la homa laboro plibeligis kaj humane ĝueblaj teritorioj kiuj estis nesanaj kaj negastamaj. La ĝardenisto ne limiĝas al la “konservo” sed al la “disvolviĝo” kaj “plibonigo de tio kio al li estis konfidita.

Krome, kistanaj ekologiistoj perfektigas sian ekologian protektan vidpunkton aldonante ke eĉ la Difilo enkarniĝis kaj tia restos porĉiam, kvazaŭ sigelilo de boneco de la natura medio.

Difino pri rimedo redakti

La maniero alfronti la naturmediajn temojn dependas, do, ankaŭ de la koncepto pri homo konfesata, kaj tiu siavice dependas de la rekono aŭ ne pri la Kreinto. Temas pri nemalgranda diferenco; la sekvoj, ankaŭ politikaj, enormas. Sufiĉas pensi al la nuna obsedo por la naturaj rimedoj, pri kies rapida elĉerpiĝo estas nature akuzata la homo. Laŭ ekologiismo, kiu jam eniras lernejajn tekstojn estas la Tero kiu produktas la rimedojn kiujn la homo estus disrabanta troege, nome trans la limoj permesitaj de la Tero. En tiu koncepto, do, la rimedoj de la Tero estus dateno konata, fiksa kaj senŝanĝa, sur kiu oni povas nur konstati.

Sed la afero, laŭ subtenantoj de la “Protektado de la medio”, ne tiel staras: laŭlonge de la historio, fakte, la rimedoj iris kreskante kaj diversiĝante. La ŝtonepoko ne finiĝis pro manko de ŝtonoj, sed pro la fakto ke la homo ‘’’’’malkovris la metalojn per kiuj ili povis respondi laŭ pli efika maniero al la bezonojn kiuj antaŭe kontentigis per la uzo de la ŝtonoj. Tio okazas por ĉio: la nafto, du jarcentojn antaŭe, ne estis rimedo sed eventuale problemo; nun per ĝi kreiĝas novaj teksaĵoj ktp. Kaj la ekzemploj povas nur pliiĝi.

Tio signifas ke ne estas la naturo kiu “difinas” la rimedojn, sed la homo per sia kreivo kaj inteligento. Pro tio la unua kaj vera rimedo estas la homo, kaj la ebleco ke tiu rimedo trovu vastiĝon inter la homoj.

En la koncepto pri rimedo, male, devas inkluziviĝi ankaŭ la alportoj de la homo kiuj influas ĉiam pli en la sciencoj kaj teknikoj.

Laŭ la koncepto pri rimedo propra de la vidpunkto de la “protektado de la medio (kreitara zono”, ne necesas, eĉ male damaĝas la homaron la politikoj de striktiĝo kaj forigo de ĉio homa per forigo de la homa ĉeesto.

Vidu Ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Gn 2, 15: “Kaj Dio la Eternulo prenis la homon kaj enloĝigis lin en la ĝardeno Edena, por ke li prilaboradu ĝin kaj gardu ĝin”.
  2. Eksterscienca ja jes sed ne eksterfilozofia ĉar subtenata de senfinaj filozofoj. Vidu: kreo, kreismo, novkreismo, evoluismo, Inteligenta dezajno.

Bibliografio redakti

  • Per-unecologia-cristiana, Bastaire Jean; Bastaire Hélène, Lindau [1]
  • Échivard Nicole, Verde come la speranza. Saggio di ecologia cristiana, San Paolo edizioni, 2012
  • Per un’ecologia cristiana, Italigva recenzo de Lorenzo Fazzini, 2008
  • Equivici insostenibili, Il Timone decembro , XVI, 2012, p.36.
  • Riccardo Cascioli e Antonio Gaspari, Le bugie degli ecologisti e e 2, Piemme, 2004-2006
  • Giampaolo Crepaldi – Paolo Togni, Ecologia ambientale ed Ecologia umana, antagalli, 2007.

Eksteraj ligiloj redakti