Delphin Strungk (ankaŭ: Strunck, * 1601 verŝajne en Brunsvigo; enterigite je la 12-a de oktobro 1694 samloke) estis orgenisto kaj komponisto de la Nordgermana Orgenskolo.

Delphin Strungk
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1601 (1601-01-01)
en Brunsvigo
Morto 12-an de oktobro 1694 (1694-10-12) (93-jaraĝa)
en Brunsvigo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Vivo kaj verkaro redakti

Pri la fruaj jaroj de Strungk oni scias nenion. En 1631 li estas laŭdokumente orgenisto ĉe la Marien-Preĝejo de Wolfenbüttel kiel posteulo de Melchior Schildt. En 1634 li iĝis kortegorgenisto en Celle. En 1637 li transprenis la postenon de orgenisto ĉe la preĝejo St. Martini en Brunsvigo, tamen daŭre dungita li estis nur du jarojn poste. Certe li aktivis ankaŭ aliloko, ĉar enla urbodomo li prezentis muzikan komedion. Laŭ la Musikalisches Lexikon [muzika leksikono] de Johann Gottfried Walther li transprenis iom post iom kvin orgenojn de la urbo, kiujn li okupigis per siaj gefiloj kaj lernantoj. En 1649 Strungk iĝis orgenisto ĉe la preĝejo St. Petri, en 1667 ĉe St. Magni, ambaŭ en Brunsvigo.

Strungk estis fama orgenisto de la brunsviga regiono. Laŭ Walther li „traktis la Orgenon tiel bone, ke Li per Tio allogis multayn Lernantoyn el frembday Landoy“.

Strungk estis amika kun Heinrich Schütz. La filo de Delphin Strungk, Nicolaus Adam, same iĝis muzikisto.

En sia orgenverko Strungk ofte aplikis simile al Heinrich Scheidemann la koloraturon, je tio ŝanĝante ornamitajn partojn kun sobraj. Krome li ankaŭ komponis kantojn.

Literaturo redakti

  • Horst-Rüdiger Jarck (Hrsg.): Braunschweigisches Biographisches Lexikon. 8. bis 18. Jahrhundert, Seite 683, Braunschweig 2006

Eksteraj ligiloj redakti