Demerĝio (ruse Демерджи, ukraine Демерджи, krime-tatare Demirci) estas monta masivo (altebenaĵo) en Krimeo. Ĝi apartenas al la ĉefa montoĉeno de la Krimea montaro kaj estas ofte menciata kiel la plej bela monto de Krimeo. La nomo de la monto venas el la krime-tatara lingvo, en kiu ĝi signifas "forĝisto". Dum la mez-epoko la monto nomiĝis ankaŭ Funa (el la greka — "fumanta"). La saman nomon havis la mez-epoka fortreso, kies restaĵoj konserviĝis ĉe la bazo de la monto.

Demerĝio
La Suda Demerĝio (la Norda troviĝas maldekstre kaj estas kaŝita de la nuboj), vidata de sur la ŝoseo Aluŝto-Simferopolo
La Suda Demerĝio (la Norda troviĝas maldekstre kaj estas kaŝita de la nuboj), vidata de sur la ŝoseo Aluŝto-Simferopolo
landscape reserve • montara sistemo
Alteco 1 356 m
Situo Krimeo (Rusio/Ukrainio)
Montaro Krimea montaro
Geografia situo 44° 46′ N, 34° 25′ O (mapo)44.76666666666734.416666666667Koordinatoj: 44° 46′ N, 34° 25′ O (mapo) f4
Demerĝio (Krimeo)
Demerĝio (Krimeo)
DEC
Demerĝio
Demerĝio
Situo de Demerĝio
Map
Demerĝio
vdr

Geografio redakti

La monto troviĝas en la teritorio de la Aluŝta municipo kelkajn kilometrojn for de la Nigra maro kaj estas bone videbla de la ŝoseo Aluŝto-Simferopolo.

Oriente de la monto troviĝas la monta masivo Karabio, norde — la Dolgorukova altebenaĵo kaj okcidente (trans la valo de la rivero Angaro) — la monto Ĉatirdago. La monto havas platan supraĵon, kiu konsistas el la du etaĝoj — la Norda Demerĝio (altas 1356 m.) kaj la Suda Demerĝio (1239 m.). Sur la deklivoj de la Suda Demerĝio troviĝas la t.n. Valo de Fantomoj — la loko, kie pro la erodaj procesoj la rokoj alprenis bizaran formon kaj aspektas kiel mirindaj skulptaĵoj. Ĉe la okcidenta deklivo de la monto troviĝas la vilaĝo Luĉistoje.

La monto estas unu el la plej popularaj turismaj vidindaĵoj de Krimeo. Onidire, ĝi estas ankaŭ paranormala regiono; iuj turistoj, kiuj noktumis sur ĝia supro aŭ en la Valo de Fantomoj, raportis pri strangaj okazaĵoj, tamen neniuj faktaj pruvoj aŭ klarigoj estas ĝis nun prezentitaj.

Ligiloj redakti

Fotoj redakti

 
Vidaĵo de sur Demerĝio al la Valo de fantomoj kaj al Ĉatirdago (fore en la centro)
 
La okcidentaj deklivoj de Suda Demerĝio