Departementa domo (Szekszárd)

La Departementa domo estas impona historia monumento en Szekszárd, laŭ la ĉefplaco. Pli precize oni nomas ĝin malnova departementa domo, sed mankas informoj, ĉu estas nova departementa domo?

Fasado de la departementa domo en Szekszárd

Historio redakti

En 1779 la departementa kunsido tiel decidis, ke ĉefurbo de Tolna (historia departemento) anstataŭ Simontornya funkciu plu en Szekszárd. En 1780 la departemento luis abatejan konstruaĵojn, kiu tiam ne estis uzataj. Post 3 jaroj la departemento aĉetis ilin, poste trakonstruoj okazis. En 1794 la najbara kirko bruldetruiĝis, en 1802 en la proksimeco konstruis pli novan preĝejon, sed el la ruinoj profitis la ŝtonojn al la nova kirko. La departemento akiris la plenan lokon kaj oni konstruis novan teretaĝan alon en la jaroj 1804 kaj 1805, tial la domego iĝis kvarangula kun interna korto. La nuna formo estiĝis inter 1828 kaj 1833 fare de Mihály Pollack, tiam oni konstruis la etaĝojn kaj la timpanon en la fasado. Inter 1967 kaj 1972 arkeologoj ektrovis la kirkon kaj la abatejajn restaĵojn. Oni formis ruinan ĝardenon en la korto.

 
Aerfoto pri la departementa domo

Nuntempe en la departementa domo funkcias ĉefe la arkivo, krome kelkaj kontoroj de la municipo, historia muzeo, memormuzeo pri Franz Liszt, loka televizio kaj restoracio funkcias.

Konstruaĵo redakti

La unuetaĝa klasikisma domego situas inter arboj, kiuj disigas la domegon de la placo. Ankaŭ en la interna korto situas arboj, ĉefe eŭropaj taksusoj. En la korto somere ofte oni aranĝas koncertojn. La enireja parto estas portiko kun 6 kolonoj.

Fontoj redakti

 
Angulo de la departementa domo
 
Korto de la departementa domo