Departementa domo (Szentes)

La Departementa domo estas impona novrenesanca-klasikisma historia monumento en Szentes, en la urbomezo laŭ la ĉefplaco.

Iama departementa domo en Szentes

Historio redakti

Szentes estis administra centro de la departemento Csongrád inter 1883 kaj 1950. La departementa domo estis komstruita inter 1881-1883. En 1950 Szentes eterne perdis administradon pri la departemento, la ĉefaj profiloj de la konstruaĵo iĝis la arĥivo (dekomence) kaj administrado de la distrikto (ĝis 1984). En 2005 plena renoviĝo okazis, poste ankaŭ muzeo pri József Koszta kaj lueblaj ĉambroj havas ene lokon.

 
La iama departementa domo kun la skulptaĵo
 
Popolkunveno en 1910 antaŭ la departementa domo

Konstruaĵo redakti

La unuetaĝa konstruaĵo situas laŭ trotuaro de historia placo, kies centro skulptaĵo altiĝas (komence pri Lajos Kossuth, nun pri Mihály Horváth (historiisto)). La departementa domo formas preskaŭ kubon kun interna korto. En mezo de la fasado rizalito estas kun arkadoj. Ĉe la grandaj fenestroj de la rizalito estas videblaj 6 inaj skulptaĵoj pri profesioj: agrikulturo, hejma manfaraĵo, navigado, ĉasado, komerco, fiŝado.

La interna korto estas konvena aranĝi koncertojn, subĉielajn teatraĵojn.

Fontoj redakti

 
La arkadoj