Desereta alfabeto (angle The Deseret alphabet (𐐔𐐯𐑅𐐨𐑉𐐯𐐻/𐐔𐐯𐑆𐐲𐑉𐐯𐐻)) estas fonetika alfabeto, kreita en mezo de la 19-a jarcento de estraro de la Desereta universitato (nune Universitato de Utaho) sub gvido de Brigham Young, la dua prezidanto de la mormona eklezio. La nomo estis donita honore al nerealigita mormona projekto de kreo de ŝtato Deseret.

Young deklaris publike, ke l’alfabeto devas anstataŭi la tradician latinan alfabeton, ĉar ĝi spegulas fonetikon de la angla lingvo pli ekzakte. Li diris, ke tio ĉi permesus al novaj enmigrantoj pli rapide ellerni legadon kaj skribadon en angla lingvo, kies ortografio ne spegulas fonetikan eksteron de vortoj. Similaj projektoj de kreo de fonetika skribsistemo por angla lingvo disvastiĝis larĝe en la 19-a kaj 20-a jarcentoj; inter la plej sukcesaj projektoj oni povas nomi stenografion de Pitman kaj alfabeton de Bernard Shaw. Young ordonis studi deseretan alfabeton en la lernejoj.

Kreo kaj uzo redakti

 
Himno el la Dua Desereta Libro (1868). La unua frazo sonas «I'll serve the Lord while I am young» (Esperanta proksimumo: «Ajl serv da Lord uxajl aj em jung», signifo: «Mi servos la Sinjoron nun dum mi estas juna») (IPA: /aɪl sʌrv ð(ə) lɔːrd hwaɪl aɪ æm jʌŋ/) (Unikodo: 𐐌'𐑊 𐑅𐐲𐑉𐑂 𐑄 𐐢𐐫𐑉𐐼 𐐸𐐶𐐴𐑊 𐐌 𐐰𐑋 𐐷𐐲𐑍)

Kreo de la alfabeto estas merito de du homoj – Parley P. Pratt (praulo de la guberniestro Mitt Romney) kaj George D. Watt, loka specialisto en la stenografio (poste Watt estis ekskomunikita de mormona eklezio). La mendo por kreo de l’alfabeto deiris de komitato, kiu konsistis el l’administranto de konsilio de Desereta Universitato kaj la ekleziaj gvidantoj – Parley P. Pratt kaj Heber C. Kimball.

Eble, mormonaj estis inspiritaj de la fonetika alfabeto, kiun kreis Michael Hull Barton kaj publikigis ĝian projekton en 1830-1832. Barton estis komence kvakero, en la oktobro de 1831 li konvertis sin al mormona kredo en Portsmouth (ĝuste dum liaj eksperimentoj kun kreo de alfabeto), tamen jam post kelkaj monatoj li iĝis ŝejkero. Li daŭrigis komunikiĝi kun mormonaj gvidantoj almenaŭ ĝis la hereda krizo de 1844. Dum kelkaj jaroj de ekzisto la alfabeto de Barton estis kelkafoje redaktita.

Oni publikigis en desereta alfabeto almenaŭ kvar librojn: du alfabetumojn (The First Deseret Alphabet Reader kaj The Second Deseret Alphabet Reader), Libron de Mormon kaj ekstrakton el la Libro sub titolo «First Nephi-Omni». Krom tio, oni publikigis per la nova alfabeto en la ĵurnalo Deseret News artikolojn kaj ekstraktojn el Nova Testamento. Ankaŭ konserviĝis granda kolekto de manuskriptaj kaj epigrafiaj materialoj, inkluzive unu tomboŝtono en Cedar City, kelkaj moneroj kaj medaloj, leteroj, taglibroj kaj protokoloj de konsiliĝoj. Pratt direktis preparadon de ellaso per la nova alfabeto de Biblio, samkiel de mormonaj Doktrino kaj Interligoj. Unu el la plej kuriozaj ekzemploj estas uzo de la alfabeto en angla-hopia vortaro.

Malgraŭ subteno de mormona administracio, la desereta alfabeto ne ricevis larĝan disvastigon. Unu el kaŭzoj estis altaj elspezoj por disvastigo: laŭ kalkuloj de Pratt, la kreo de sufiĉe granda libraro de libroj en desereta alfabeto kostus proksimume milionon da dolaroj (tre granda sumo por fino de la 19-a jarcento). Tamen, kelkaj entuziasmuloj de l’alfabeto ekzistas ankaŭ en komenco de la 21-a jarcento.

Eksteraj ligiloj redakti