Fonetiko

studfako de lingvistiko, kiu analizas la sonojn de homa parolado

Fonetiko (de la greka phonētikós, 'sona, parola' < phoneín 'soni') estas la scienco pri la homa parolo. La fonetiko estas interdisciplina, esence naturscienca fako inter lingvoscienco, biologio, neŭroscienco, medicino, pedagogio, psikologio, akustiko, kaj teknologio.

Ĝia studobjekto estas la parolo kaj ties eroj (prozodio kaj segmentoj, t.e. realigoj de fonemoj) el fizika (ĉefe akustika), fiziologia kaj psikologia perspektivo. Al la eroj de la parolo apartenas krom la parolsonoj kiuj reprezentas fonemojn kaj kiuj kombiniĝas en silaboj ankaŭ la prozodio, kio estas la vort- kaj frazmelodiaj trajtoj kiuj reprezentas prozodemojn. Kadre de fonetiko studiĝas kiel eldiroj kaj ties elementoj produktiĝas en la parolorgano kaj kiel ili perceptiĝas per la sensorganoj kaj kompreniĝas. Kadre de la fonetiko oni ankaŭ studas la evoluon de la parolo ĉe infanoj kaj ĉe lernantoj de dua lingvo.

Foje la fonologio estas konsiderata kvazaŭ subfako ne nur de lingvistiko sed ankaŭ de fonetiko. La studobjekto de fonologio estas la mensa kaj formala reprezentado de la fonetismo (aro da fonemoj kaj prozodemoj) de lingvoj kaj ties funkcio en lingva sistemo de kontrastaj (distingivaj) unuoj.

Per "fonetiko" oni ankaŭ ofte celas la sonan konsiston de unuopaj lingvoj. Por tiu nocio esperanto ofertas la pli precizan terminon "fonetismo". La fonetismo de lingvoj speguliĝas pli aŭ malpli parolfidele en la skribo kaze ke alfabeta ortografia sistemo estas uzata.

Lingva fonetiko redakti

Lingva fonetiko temas pri la fonetikaj fenomenoj kiuj observeblas en la lingvoj de la mondo aŭ en iu specifa el tiuj. Ĝi estas unuavice priskriba kaj havas rilaton kun la fonologio de tiuj lingvoj. Plej ofte temas pri sinkrona priskribo de lingvo, nome tia kiel ĝi estas parolata en certa socio kaj epoko, sed lingva fonetiko ankaŭ gravas en diakronaj (lingvohistoriaj) studoj.

Praktika (pedagogia) lingva fonetiko okupiĝas ĉefe pri prononcado, i. a. pri la laŭnorma prononcado de unuopaj lingvoj kaj ties instruado.

La Internacia Fonetika Asocio plej grave kreis la Internacian Fonetikan Alfabeton. Tiu celas doni signojn por ĉiuj parolsonoj de ĉiuj homaj lingvoj. Ĝi estas uzata en multaj vortaroj, gramatikoj kaj lernolibroj por klarigi prononcon.

Paralingva fonetiko redakti

Paralingva fonetikoparalingvistiko temas pri fenomenoj kiuj observeblas en parola komunikado, sed kiuj ne apartenas al la lingva kodo. Observeblas ekzemple fiziologia kaj akustika malsameco de lingve identaj eldiroj de viroj, virinoj kaj infanoj. Ankaŭ varias la tipo de fonado, voĉforto kaj parolrapideco, kiun parolantoj elektas, kaj la parolo estas influata de emocioj. Tiaj faktoroj influas ankaŭ la formantfrekvencojn, kiuj estas esencaj por la perceptado de la fonetika identeco de parolsonoj. Homoj tamen kapablas kiel aŭskultantoj disigi la du tipojn de informo unu de la alia.

Tie ankaŭ menciindas lingvaj fenomenoj kun paralingva origino. Tiaj troviĝas en la prozodio de naturaj lingvoj, sed ankaŭ en la formo de sonimitaĵoj (onomatopeoj) kaj sonsimbolismo (fonosemantiko) en ties vortaroj.

Produktado de la parolo redakti

Produktado de parolo estas lingva ago per kiu estiĝas eldiroj kiuj povas komuniki informon de inicianto al ricevanto. Dum parolproduktado, parolanto uzas sian voĉon kaj modulas ĝin per lingvaj signoj. Estiĝas en la parolorgano akustika signalo kiu portas lingvan informon.

En la fiziologio de parolproduktado gravas spirado, fonado kaj la artikulacio. Tiuj estas interagaj procezoj, kiuj estas kontrolitaj ĉefe per kinesteza rekuplo en la nerva sistemo. Akustika rekuplo ludas rolon dum akiro de la parolo kaj por adaptigo de la voĉforto.

Al la spira sistemo apartenas la diafragmo, la torako, la pulmoj kaj la spirtubo. Per la spira sistemo kreiĝas la aerfluo kiu estas uzata en la fonada kaj artikulacia sistemo por krei prozodion kaj parolsonojn. Plej multaj parolsonoj estas produktataj dum elspirado. Pro tio, dumparola elspirado daŭras multe pli longe ol enspirado.

La fonada sistemo konsistas el la laringo kaj la voĉlipoj. Kiam la voĉlipoj estas alproksimigataj unu al la alia, tiel malvastigante la gloton, la subglota aerpremo kreita en la pulmoj kaŭzas la voĉlipojn ekvibri. Tio estas nomata fonado.

La artikulacia sistemo konsistas el la kavoj super la gloto (faringo, buŝa kavo kaj naza kavo) kaj la strukturoj, kiuj ĉirkaŭas tiujn kavojn. Tiuj permesas variigi la formon de la superglotaj kavoj, kaj per tio la formantojn. En la artikulacia sistemo formiĝas vokaloj kaj konsonantoj.

Perturboj: > afazio, > balbutado.

Akustika fonetiko redakti

Akustika fonetiko temas pri la fizikaj ecoj de la akustika signalo, kiu rezultas el parolproduktado. Oni interesiĝas pri kiel la prozodio kaj la parolsonoj estas reprezentitaj en la akustika signalo kaj pri kiel la akustikaj ecoj rilatas al la fiziologia stato en kiu troviĝas la parolorgano dum la realigado de unuopaj fonemoj kaj prozodemoj en sia kunteksto. Oni interesiĝas specife pri la rilato inter la formo de la kavoj de la parolorgano kaj la formantfrekvencoj kiuj rezultas el tiu. Pri la akustika teorio de parolproduktado pioniris Gunnar Fant (1960)[1].

En akustika fonetiko, oni uzas instrumentan analizon. Plej ofte oni uzas sonspektrografion, kiu rezultas en tridimensia bildo de la sono (frekvenco-amplitudo-tempo).

Perceptado de la parolo redakti

Tie temas pri la homa kapablo elkodigi la parolsignalon kaj kompari ĝin kun la propra vortprovizo. En la kokleo de la interna orelo, la spektro de la akustika signalo analiziĝas kaj la signalo transformiĝas en tonotopian nervan signalaron. Tio similas al sonspektrografio. Survoje al la aŭda kortekso, la nerva signalaro plurfoje transformiĝas en aliaj manieroj por la utilo de la aŭskultanto. Temas pri kompleksa procezo, kiu tamen progresas senpene kaj sub gvido de tio kion la aŭskultanto atendas. Oni kutimas aŭdi tion, kion oni atendas, se la parolsignalo ne enhavas klare kontraŭan informon. Tio, kion oni aŭdas ankaŭ povas esti influita de la vida senso. Tio validas ĉefe por facile videblaj kaj ne tiom facile aŭdeblaj distingivaj trajtoj, kiel ĉeesto aŭ foresto de labialeco ĉe konsonantoj kaj de liprondigo ĉe vokaloj.

Ankaŭ liplegado, dum kiu oni kutime ne aŭdas, sed nur vidas la parolon, kaj parolperceptado per la tuŝa senso apartenas al tiu fako. Iom pli limigita estas aŭda fonetiko, kiu esploras nur la aŭdan percepton de lingvaj sonoj.

Akirado de la parolo redakti

Aplikokampoj redakti

Notoj redakti

  1. Gunnar Fant (1960) Acoustic Theory of Speech Production, Den Haag: Mouton

Vidu ankaŭ redakti

Fonetiko en gramatiko

Fonemo - Alofono
Vokalo
Duonvokalo
Diftongo - Triftongo
Hiato
Konsonanto
Asimiliĝo
Akcento
Langrompaĵo; Egzismo; Asimilo (fonetiko)

Eksteraj ligiloj redakti