Deux-Sèvres

franca departemento

Deux-Sèvres [dø sɛvʁ] estas unu el la departementoj de la franca regiono Nova Akvitanio. Ĝi estas 5 999 km2 granda kaj havas 371 632 loĝantojn[1]. La ĉefurbo estas Niort. Ĝia administracia numero kaj aŭtomobilkodo estas 79.

Deux-Sèvres
Insigno de Deux-Sèvres
Situo de Deux-Sèvres
departemento de Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Nova Akvitanio
Numero 79
Prefektejo Niort
Subprefektejoj Bressuire
Parthenay
Prezidanto de la
departementa konsilio
Gilbert Favreau
Prefekto Jérôme Gutton
Statistikaĵoj
Loĝantaro 374 587 (2021)
Areo 5 999 km²
Loĝdenso 62 /km²
Subdividoj
Arondismentoj 3
Kantonoj 17
Komunumaroj 13
Komunumoj 297
vdr

La departemento tute enhavas 297 komunumojn.

Geografio redakti

“Deux Sèvres” signifas “du Sèvre”: la departemento ŝuldas tiun nomon al la du samnomaj riveroj (Sèvre nantaise kaj Sèvre niortaise), kiuj trafluas ĝian teritorion, kiu grandparte konsistas el ebenaĵoj.

Arondismentoj redakti

La departemento dividiĝas al tri arondismentoj:

Ekonomio redakti

Terkultivado okupas pli-malpli 25 % de la laborantaro (bredado de bovedoj, kultivado de tritiko, maizo kaj sunfloroj). Industrioj malmultas. La ĉefurbo Niort estas aparte fama en Francio kiel sidejo de multaj asekur-agentejoj.

Vidindaĵoj redakti

Heredaĵo: multaj romanikaj preĝejoj kovras la teritorion de Deux-Sèvres, ĉar ĝi estis mezepoke sur la vojo al Santiago de Compostela en Hispanio (fama pilgrimloko), ankaŭ vizitindas la natura parko de la Puatuaj marĉoj kaj lagoj.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti