Dezső Bánóczi [deĵO bAnOci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bánóczi Dezső estis hungara aktoro, reĝisoro. Lia familia nomvarianto estis Bánóczy, lia edzino estis Ilona Dajbukát inter 1911 kaj 1924.

Dezső Bánóczi
Dezső Bánóczi
Dezső Bánóczi
Persona informo
Naskiĝo 26-an de marto 1888 (1888-03-26)
en Veszprém
Morto 13-an de oktobro 1958 (1958-10-13) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Edz(in)o Ilona Dajbukát
Okupo
Okupo aktoroteatra reĝisoro
vdr

Dezső Bánóczi[1] naskiĝis la 26-an de marto 1888 en Veszprém (urbo), li mortis la 13-an de oktobro 1958 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Dezső Bánóczi akiris juran diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto, poste li estis juristo. Tamen li aliĝis al teatra trupo kaj en 1906 li debutis sur scenejo. Post kvar jaroj li aliĝis al trupo de Jenő Janovics en Kolozsvár. En 1916 li revenis al Budapeŝto kaj estis membro de teatra trupo de Artúr Bárdos. En la sekvaj jaroj li havis rolojn en pluraj ĉefurbaj teatrejoj (ekzemple Teatro Renaissance, Operetoteatro (Budapeŝto), Teatro Városi), kelkfoje li estis reĝisoro (ekde 1926 ankaŭ en Hungara Radio). Li estis elstara en dramoj, same en kabaredoj. Post la 2-a mondmilito li apartenis al migra teatro.

Liaj teatraj roloj (elekto) redakti

  • Hebbel: Mária Magdolna - majstro Antal
  • Ernő Szép: Patika - instruisto
  • M. Gáspár: Új Isten Thébában - Mikon
  • Henrik Ibsen Nora - Krogstadt (vidu la foton!)

Liaj reĝisoraĵoj (elekto) redakti

  • Ernő Szép: Patika
  • S. Benamy: Kajüt
  • J. Hunyady: Bányászbecsület

Lia libro redakti

  • „Rendezte: Dr. Bánóczi Dezső” (1943)

Fontoj redakti

Referencoj redakti