Diogo Homem
portugala kartografo
Diogo HOMEM (1521–1576) estis portugala kartografo, filo de Lopo Homem kaj membro de familio de kartografoj.
Diogo Homem | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | en 1521 |
Morto | en 1576 (55-jara) |
Lingvoj | portugala |
Ŝtataneco | Reĝlando Portugalio |
Okupo | |
Okupo | kartografo |
Pro krimo de murdo okazinta en portugala setlejo en Maroko, en kiu li estis komplotinta, li estis devigita ekziliĝi el Portugalio, unue en Anglion, kaj poste en Venecion. Estis tie kie li produktis nombrajn manuskriptajn atlasojn kaj mapojn, multaj el ili pri Mediteraneo.
La verkoj de Diogo Homem estas de esceptaj grafika kvalito kaj beleco, kaj estas konservitaj en Italio, Aŭstrio, Britio, Francio, Usono kaj Portugalio.