Lopo Homem

portugala kartografo

Lopo HOMEM (16-a jarcento) estis portugala kartografo kaj kosmografo.

Lopo Homem
Persona informo
Naskiĝo ĉ. la jaro 1497
Morto ĉ. la jaro 1572
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio
Okupo
Okupo kartografo
Verkoj Atlaso Miller
vdr
Detalvido el la mapo pri la Atlantika Oceano el la atlaso Miller

Biografio redakti

Ne estas sciate, kiam kaj kie Homem naskiĝis. Preskaŭ certe li naskiĝis fine de la 15-a jarcento, ĉar en 1517 li ricevis de Emanuelo la 1-a la privilegion produkti kaj ripari la kompasajn nadlojn de ĉiuj ŝipoj. Aliaj personoj farantaj tiun laboron devis pagi al Homem 20 cruzados. La privilegio estis renovigita en 1524 de Johano la 3-a.

En 1524 li estis ano de la komisiono Badajoz-Elvas, komisiita de la reĝoj portugala kaj hispana por marki la limojn de mar-veturado inter la du landoj.

En 1531 li ricevis dumvivan renton de 20.000 real-oj, kiu en 1532 estis altigita je pliaj 5.000.

Diogo Homem, filo de Lopo Homem, same estis kartografo.

Verkoj redakti

Lia unua konata verko estas astronomia mapo, verŝajne el 1519, retrovita en Londono en 1930. Plia stelmapo lia el 1554 ekzistas en Florenco. La nacia biblioteko de Lisbono posedas marmapon, kiun Armando Cortesão atribuis al Homem. Tre konata estas lia kontribuo al la atlaso Miller (1519–1521), kiun li faris kune kun Pedro Reinel kaj Jorge Reinel.