Uzanto Hemulo en 2010 alinomigis la artikolon Šiauliai al nova titolo Ŝjaulaj, kaj donis la klarigon ke la "antaŭa formo ne respegulis Esperantan prononcon". Se oni volus apliki tiun argumenton, oni devus alinomigi preskaŭ ĉiujn artikolojn pri urboj en landoj kie uzatas la latina alfabeto... Panevėžys iĝus Paneveĵis aŭ (ĉar gravas la longeco de la dua e kaj fina i) eble Paneve:ĵi:s (tre malperfekte...), Quakenbrück iĝus Kvaknbrik (ankaŭ tre malperfekte, sono ü en Esperanto tute ne ekzistas), Fontainebleau [fõtɛnˈblo] eble tute malperfekte iĝu Fontenblo, Stratford-upon-Avon ĉu Stretfdapnejvn???

En Esperanto, urbonomoj origine literumataj en alia alfabeto ol la latina vole-nevole devas esti latinliterigataj, sed urbonomoj origine literumataj en latina alfabeto restas kiel ili estas, estas nomataj en plene esperantigita formo, do kun o-finaĵo, se ili estas internacie aparte konataj kaj la esperantlingva formo de la urbonomo ankaŭ estas amplekse uzata en la esperantlingva literaturo kaj gazetaro (Londono, Parizo, Moskvo, Vilno, Berlino...). La formo Ŝjaulaj bedaŭrinde estas nek la unua nek la dua solvo. Plie, la propono de Hemulo tute ne respegulas la prononcon de la urbonomo, kiu en IFA skizeblas ʃʲɛʊˈlʲɛɪˑ, Pri tiu ĉi sono aŭskulti, en Esperanto pli-malpli Ŝoŭlej (alternative Ŝaŭlej) - la soneto ʲ post la unua sono "ŝ" tiom miniaturas ke ĝi ne redoniĝus en esperantlingva pli-malpli-transliterigo, kaj du sendependaj vokaloj "a" kaj "u" certe ne aŭdeblas en la vorto. La urbo oficiale nomiĝas Šiauliai, pri tio ne estas dubo. Tre utilas aldoni IFA-prononcon, sonon kaj Esperantlingvan pli-malpli-prononcon, kaj se internacie vaste kaj unuece uzatos esperantlingva formo de la urbonomo, ankaŭ tiu menciiĝu en la unua frazo de la artikolo, sed la artikolo tamen titoliĝu laŭ la oficiala urbonomo, do Šiauliai, kiel estis dekomence. Mi tial remetas la titolon al la oficiala formo. --ThomasPusch (diskuto) 22:55, 10 Jun. 2013 (UTC)

Reiri al la paĝo "Šiauliai".