Mi miras pri la vorto "Ahmadismo". Ĉu ĝi ne estu "Aĥmadismo" kun ĥ? Bab 14:53, 8. Nov 2004 (UTC)

Vi pravas... se ni, sekve, diros Muĥamad. Nino


Mi intencis substreki, ke prenante vortojn el la araba ni devas decidi kiujn el la esperantaj sonoj k, ĥ, h ni uzu por ق, ك, خ, ح kaj ة. Mi elektis k por ق kaj ك, h por ح kaj ة, fine, ĥ por خ, do mi preferas Ahmado, kaj Muhamado anstatau Aĥmado kaj Muĥamado ĉar en la araba oni skribas ilin per ح. Nino

Mahdio aŭ Mahdo? redakti

Tiu-ĉi artikolo uzas la formon Mahdo, dum krome mi pli ofte vidis la formon Mahdio, kaj en vikipedio kaj en eksteraj tekstoj, ekzemple la e-lingva eldono de "Le Monde diplomatique".[1] Kaj laŭ hodiaŭa sondo ankaŭ mi trovas pli da guglo-trafoj por la formo Mahdio, kvankam mi konscias ke la kalkulo de guglo-trafoj estas nur proksimuma metodo. Artikolo pri la koncepto laŭ la stato de hodiaŭ ankoraŭ ne ekzistas. Sed laŭ mia sondo mi favorigas la formon "Mahdio". En librobretaro 500 kilometrojn for de mi mi havas la e-lingvan Noblan Koranon, do nun mi ne povas konsulti ĝin. Ĉu iu havas ĝin ĉe-mane, aŭ havas aliajn fidindajn literaturajn fontojn kiuj helpas findecidiĝi pri unu aŭ alia variaĵo? ThomasPusch (diskuto) 22:16, 14 Sep. 2014 (UTC)

  1. ekzemple la jena artikolo el la e-lingva eldono de "Le Monde diplomatique"
Reiri al la paĝo "Ahmadismo".