Kabei estas taŭga vorto, jam ekzistanta en nia lingvo ekde la komenco. Tute malfeliĉigos min ke tiuspeca idioto eniru en nia vortaro. Azenu bugru lin, kaj li ne havu lokon en nia lingvo nek kulturo. La plej bona rifuzo estas lia tuta prifajfado.

Jes, ni ne propagandu pri li.

Mi komprenas, se iu hezitas ligi la nomon de Kabe kun tiu de Christopher CULVER. Eble sufiĉas la termino "renegato", eble "kriĉji" (iam) iĝos vera esperanto-vorto. Laŭ la belsoneco ŝajnas al mi, ke ne, sed tion ni lasu al la evoluo. Ĉiuokaze estas tro frue por enigi ĝin en enciklopedion. – Eble ne estas la loko por tio, sed la "atakoj" de CC estas sufiĉe amuzaj. Lia sola vere trafa argumento estas, ke per la proskribo de "krokodilado" Esperanto malinstigas la uzon de aliaj lingvoj en certaj situacioj. Sed tio estas kutima afero en "movadoj". -- U.


Ankaŭ multaj kritikis la movadon, forlasante ĝin (ekz. idistoj). Mi proponas por forigo tiun-ĉi neenciklopedian artikolon Narvalo 06:33, 30. Jun 2005 (UTC)

Aĉa vorto, aĉa artikolo. FOOOOOOR! Meitneriu 4. Jul 2005 23:06 (UTC)

Ankaŭ mi pledas por forigo. Vikipedio ne estas katalogo de proponitaj vortoj. Mo

Ankaŭ mi. Kaj precipe oni forigu la detalan traktadon de la vorto en artikolo Kabei. Umberto 16:59, 18. Jul 2005 (UTC)

Mi opinias, ke ĝi havas lokon nur pro tio, ke oni klare indikas, ke temas pri proponata vorto. Ĝi ja jam aperis en Tejo Tutmonde kaj Libera Folio. Krome, estas ja ne tute ĝuste apliki la vorton kabei al tiaj forlasoj. Laŭ mi, se oni forigos ĉi tiun artikolon, necesos forigi la artikolon pri Christopher Culver entute.


Mi trovas naŭziga, ke unu-du homoj elpensas stultaĵon kaj tion provas dis-ŝpruci, altrudi en la reto. Sufiĉas jam, ke iu - nekuraĝa anonimulo - alŝutis tion eĉ en la vikivortaron. Elpensu vortojn por pli gravaj aferoj ekz. fakterminoj en sporto, scienco.Razilklingo 06:19, 20. Jul 2005 (UTC)

ja jam aperis en Tejo Tutmonde kaj Libera Folio Kaj? Malĝoje kaj hontinde por la gazetoj. Razilklingo 06:21, 20. Jul 2005 (UTC)

Nu, verŝajne tiu kiu unue ekuzis la vorton "kabei" same estis kritikata... Kaj en tiu kazo pli prave, ĉar Kabe estis meritplena homo.

Reiri al la paĝo "Kriĉji".