Ĉu ne "Lago Der" pli konvenus al la esperanta nomigado-sistemo? Oni ja diras "Premio Nobel" kaj "Monto Everest", ne inverse (kaj tiukaze almenaŭ kun streketo: "Nobel-premio").
ja estus pli ĝusta gramatike! Sed aliflanke por tiuj, kiuj serĉas la lago Der ekzemple, ili pli konjekteble seĉos al D ol al L (kaj apriore ili eble ne scias ke temas pri lago), konklude ? mi ne scias.


Povus esti Der (Lago) (kiel jam estas kun Elbo (Rivero);) aŭ Lago Der. La artikolo aperu sub preferinda titolo, aliaj titoloj redirektu al ĝi. Arno Lagrange 15:38, 21. Nov 2003 (UTC)
Al mi ŝajnas, ke "Der lago" estas ne-esperanteca kunmetaĵo. Oni ja kutime ne postmetas substantivon post alian tiel ĉi en Esperanto, sen ligi strekete (Der-lago), aŭ sen adjektivigi la unuan (Der-a lago). Neniu dirus "Miyamoto sinjoro", sed jes "sinjoro Miyamoto". Mi tial ĉi tuj movos la paĝon. Bab 10:52, 22. Nov 2003 (UTC)
Do, nun mi kaj movis la paĝon kaj la diskutopaĝon. Unu grava afero pri nomado notindas, Arno: "Elbo" havu titolon "Elbo" aŭ eventuale "Elbo (rivero)", se ĝi riskas kolizii kun alia aĵo "Elbo" - ĉar ĝi nacilingvare havas similan nomon unuvortan. Sed: "Lago Der" nacilingve jam havas en si "lago" kiel parton de la nomo (Lac du Der), tial estus erare esperantigi ĝin per "Der (lago)", kvazaŭ "lago" estus krompriskribo por eviti homonimecon kaj ne parto de la nomo, kio ĝi jes estas. Ideale la titolo estu simple "Lac du Der", ĉar ĉi tiu ne temas pri internacie konata ejo. Sed mi komprenas, ke kelkaj homoj emas esperantigi ĉion ajn, kaj mi ne volas perdi mian tempon ĉiame disputadi kontraŭ tio. Ĉiukaze, se oni nepre volas esperantigi, oni almenaŭ esperantigu ĝuste. Eblaj esperantigoj de Lac du Der estas:
"Dero", "Der", "Dero-lago", "Der-lago", "Dera lago", "Lago Dera", "Lago Dero", "Lago Der", "Lago de Dero", "Lago de Der". El tiuj ĉi, al miaj oreloj plej plaĉas "Lago Der", kaj ĉar la nacia nomo de ĉi lago klare travideblas, kaj ĉar ĝi enordiĝas en belan esperantan tradicion ("Premio Nobel", "Sinjoro Andersen", "Monto Everest" ktp.). Bab 11:08, 22. Nov 2003 (UTC)
Dankon Bab pro la klara pozicio. Al mi ankaŭ pli bone sonas Lago Der. Mi ne aprobas uzi Lac du Der ĉar la du unaj vortoj estas simple francaj vortoj tute tradukeblaj dum Der fakte estas nacilingva nomo de ne mondfama loko do ne esperantigenda. Mi cetere aprobas vian pozicion ke oni esperantigu nur lokojn kun mondfamo (Parizo, Novjorko, Londono, Moskvo, ktp.) Arno Lagrange 17:39, 22. Nov 2003 (UTC)

la retejo pri la lago Der kaj migrado de gruoj lu ekzistas ja ! Do kial la ligiloj ne funkcias de via paĝo ?, la ligilo estas champagne-ardenne.lpo.fr/grues/point_sur_la_migration.htm

Reiri al la paĝo "Lago Der".