Diskuto:Siberio

Latest comment: antaŭ 6 tagoj by ThomasPusch

Ĉu la tero "Siberio" apartenas nur al Rusio? Dubinda informo. Verŝajne, ekzistas kelkaj diversaj similaj terminoj. Uzanto:Dima41 /10-an de junio 2013

Kion vi proponus? Almenaŭ dum la 19-a kaj 20-a jarcentoj Siberio estis komplete koloniigita en la nomo de Rusio. Historie kompreneble oni povus samrajte skribi, ke la regionego apartenis al la skitoj, la mongola imperio, la Ora Hordo, la tatara Ĥanlando Siberio ktp., sed el nuntempa perspektivo la frazo, mi dirus, ĝustas. Kaj la historia evoluo havus bonan lokon en ĉapitro pri "historio". Eĉ se iuj lokuloj ŝatas sendependiĝi de la rusia ŝtato, ili sendube jesas ke momente la tuta teritorio regatas per la rusia ŝtato. Kaj ... mi persone ne trovis indikojn pri "kelkaj diversaj similaj terminoj", nur iujn pli aŭ malpli vastajn geografiajn limojn de la regionego (vidu ekz. la ruĝan-flavan mapon komence de la paĝo). ThomasPusch (diskuto) 14:35, 28 apr. 2024 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Siberio".