Distrikto Antaŭpomerio-Rügen

blazono mapo
blazono situo de la distrikto en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia lando: Meklenburgo-Antaŭpomerio
Administra urbo: Stralsund
Areo: 3 188 km²
Loĝantoj: 230 734 (fine de 2010)
Loĝantoj po km²: 72
Aŭtokodoj: VR, HST (Stralsund), RÜG (insulo Rügen)
Komunumoj: 106

La distrikto Antaŭpomerio-Rügen (germane Landkreis Vorpommern-Rügen) estas parto de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio, en la nordoriento de Germanio, borde de la Balta Maro. Administra centro estas la urbo Stralsund. La distrikto havas areon de 3 188 km², kaj fine de la jaro 2010 ĝia nuna teritorio havis 230 734 loĝantojn.

La administra unuo ekestis la 4-an de septembro 2011 el la antaŭaj distriktoj Norda Antaŭpomerio kaj Rügen plus la ĝis tiam eksterdistrikta urbo Stralsund. Aministra centro de la nova distrikto difiniĝis la urbo Stralsund. La saman tagon la loĝantoj de la nova distrikto balote voĉdonis pri la estonta nomo de sia distrikto: la nomo "Vorpommern-Rügen", do "Antaŭpomerio-Rügen", gajnis per plimulto de nur 51 procentaĵoj kontraŭ la alternativo " Ostseekreis Stralsund", do "baltmara distrikto Stralsund".

situo de la nova distrikto en Meklenburgo-Antaŭpomerio

Eksteraj ligiloj redakti