Dittingen

komunumo de Svislando
Dittingen
Blazono de Dittingen
Katolika preĝejo de Dittingen
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Laufen
Koordinatoj  47° 26′ 26″ N 7° 29′ 50″ O / 47.44056 °N, 7.49722 °O / 47.44056; 7.49722 (mapo)Koordinatoj: 47° 26′ 26″ N 7° 29′ 50″ O / 47.44056 °N, 7.49722 °O / 47.44056; 7.49722 (mapo)
Nombro de loĝantoj 705
Areo 6,75 km²
Alteco 404 m super marnivelo
Poŝtkodo 4243
Komunumkodo 2784
Mapo de Dittingen
vdr

Pri la komunumo redakti

Dittingen estas komunumo en la distrikto Laufen en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 705 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

Dittingen situas norde de Laufen en flanka valo de la Laufenvalo ĉe la suda deklivo de la montoĉeno Blauen kaj limas en sudoriento al la rivero Birs. En Dittingen ekzistas malgranda aerodromo, kie ĉiun duan jaron okazas la Flugtagoj de Dittingen.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Dittingen limas en nordo al Metzerlen-Mariastein (Kantono Soloturno), en nordoriento al Blauen, en sudoriento al Zwingen, en sudo al Laufen, kaj en okcidento al Röschenz.

Trafiko redakti

Dittingen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la reto de la publika trafiko ĝi estas konektita per poŝtaŭtolinio al Laufen.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Dittingen datiĝas el la jaro 1300 kiel Tittingen.

En mezepoko Dittingen apartenis al la Baronejo Zwingen, la regejo de la baronoj de Ramstein. Post ties formorto ĝi kun la baronejo transiris al la Princepiskopejo Bazelo, kies voktoj ĝin regis ĝis la Franca Revolucio en la jaro 1792. Brislach nun fariĝis parto de la Raŭraĥa Respubliko kaj poste kun la Kantono Laufen estis integrita en la franca departemento Mont-Terrible. Post ties disfalo Dittingen de 1814 ĝis 1815 estis administrita de la generalguberniestro de alianciĝintoj. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la vilaĝon al Kantono Berno. En la jaro 1994 ĝi kun la tuta distrikto Laufen aliĝis al Kantono Bazelo Kampara.

Eksteraj ligiloj redakti