Docteur Jean Michel
Jean MICHEL (naskiĝis la 14-an de junio 1908 en Vuillecin, mortis la 27-an de aprilo 1944 en Lons-le-Saunier; vera nomo Jean-Marie-Vital Michel) estis franca kirurgo. Li estis kirurgo ĉe la malsanulejo de Lons-le-Saunier. Gestapo torturis lin kaj mortigis lin la 27-an de aprilo 1944 ĉar li kuracis vundintojn el franca rezistado.
Docteur Jean Michel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de julio 1908 |
Morto | 27-an de aprilo 1944 (35-jaraĝa) |
Mortokialo | pafvundo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | kuracisto • kirurgo • membro de Franca rezistado |
Interalie li kuracis kaj helpakuŝis Lucie Aubrac kiam, kun ŝia edzo Raymond Aubrac, ili haltis en la departemento Jura, finnovembre 1943 ĝis februaro 1944. Oni retrovis lian kadavron la 27-an de aprilo 1944 en la arbaro de Pannessières, kelkajn kilometrojn norde de Lons-le-Saunier.
Omaĝoj redakti
Prezidento Vincent Auriol donis al li, postmorte, na Croix de guerre kaj kavalierigis lin en Honora Legio la 5-an de novembro 1950.
Okaze de la trideka datreveno de lia morto, la 27-an de aprilo 1974, la nova liceo en la urbo ricevis lian nomon. Por omaĝofesto Raymond Aubrac ĉeestis en tiu liceo la 21-an kaj 22-an de aprilo 2008.
Fontoj en la franca lingvo redakti
- André Besson, "Une Poignée de braves : épisodes de la Résistance franc-comtoise, 1940-1944" eldonita de Les Nouvelles éditions jurassiennes (1965).