Vincent Auriol (naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1884 en Revel (Haute-Garonne), mortis la 1-an de januaro 1966 en Parizo) estis francia ŝtatulo.

Vincent Auriol
Persona informo
Naskonomo Vincent Jules Auriol
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1884 (1884-08-27)
en Revel
Morto 1-an de januaro 1966 (1966-01-01) (81-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Muret vd
Religio ateismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Tuluzo vd
Partio Franca Sekcio de la Laborista Internacio vd
Subskribo Vincent Auriol
Familio
Edz(in)o Michelle Auriol vd
Infanoj Paul Auriol vd
Parencoj Jacqueline Auriol vd
Profesio
Okupo politikistoadvokato • membro de Franca rezistado vd
Aktiva en Parizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Socialista ministro pri Financoj, de 1936 ĝis 1937, en la kabineto de la Popola Fronto gvidita de Léon Blum, poste ministro pri Justico de 1937 ĝis 1938 en la kabineto de Camille Chautemps, li okupis etdaŭran ministrejon taskitan pri Kunordigado de la ministrejaj servoj al prezidado de la Konsilio en 1938, en la dua kabineto de sia amiko Leon Blum.

Prezidanto de la Konstitua Asembleo en 1946, poste de la Deputita Parlamento de decembro 1946 ĝis januaro 1947, Auriol estis elektita prezidanto de la franca Respubliko; li estas la unua, kiu okupis ĉi postenon dum la 4a Respubliko. Li ne renovigis sian jarsepon.

Citaĵo redakti

 
 Kiel la homa nacio altiĝas super la provincojn diversajn kaj variajn, la homa nacio devas altiĝi kaj organiziĝi super la naciojn sendependajn kaj asociitajn. La principoj de la homa organizaĵo devas esti samaj kiel tiuj de nacia organizaĵo. Ili estas la principoj de demokratio: libereco, egaleco, frateco. 
— (Prelego en Alĝero, la 25-an de julio 1944)

Vincent Auriol kaj Esperanto redakti

En Parizo troviĝas bulvardo Vincent-Auriol, en la 13-a kvartalo, ĉe kies numeroj 132-134 situas la sidejo de SAT-Amikaro, asocio de franclingvaj laboristoj esperantistaj.

Vidu ankaŭ redakti