Dolní Světlá (Mařenice)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Dolní Světlá

Dolní Světlá (germane Nieder-Lichtenwalde) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Mařenice. Ĝi troviĝas en Luzacia montaro proksimume 3 km norde de Mařenice. Estas ĉi tie registritaj 105 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 65 loĝantoj.

Dolní Světlá
(Dolní Lichtenwald)
germane Nieder-Lichtenwalde
vilaĝo
Konstruaĵo en Dolní Světlá
Oficiala nomo: Dolní Světlá
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Česká Lípa
Administra municipo Mařenice
Historia regiono Bohemio
Montaro Luzacia montaro
Najbaras kun Großschönau Germanio
Domoj 105 2011
Situo Dolní Světlá
 - koordinatoj 50° 49′ 52″ N 14° 40′ 00″ O / 50.83111 °N, 14.66667 °O / 50.83111; 14.66667 (mapo)
Katastro 3,31 km² (331 ha) Dolní Světlá pod Luží
Loĝantaro 65 (2021)
Denseco 19,64 loĝ./km²
Unua skribmencio 1391
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 471 57
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Dolní Světlá (Mařenice)
Portalo pri Ĉeĥio

Dolní Světlá situas en katastra teritorio Dolní Světlá pod Luží kun areo 3,31 km².

Historio redakti

Vilaĝeto Světlá pod Luží estiĝis en la 14-a jarcento sur paŝtejoj post minado de arbo por vitrofaristoj, post kiuj konserviĝis restaĵoj de gisejoj. La unua skribmencio pri tiu ĉi longa vilaĝo estas el la jaro 1391.

En la tuta vilaĝo vivis ĉirkaŭ la jaro 1850 proksimume 1800 loĝantoj, kiuj vivtenis sin plejparte de teksista laboro. Post la dua mondmilito plimulto de la loĝantaro pro sia germana deveno estis ellandigita. Ĝis la jaro 1946 la municipo portis nomon Dolní Lichtenwald.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869970
1880935
1890779
1900753
1910710
1921641
JaroLoĝantoj
1930681
1950136
1961137
197085
198084
199142
JaroLoĝantoj
200147
201156
202165

Aliaj informoj redakti

Norde ĝi limas kun germana federacia lando Saksio, distrikto Görlitz.

Sur la katastro Dolní Světlá troviĝas grejsa formacio Korakaj ŝtonoj (532 m.) (nomata ankaŭ Falko, Falĉjo, germane Falkenstein), ĉe kiuj troviĝas ruino de burgo Falkenburk kaj antaŭ dekoj da jaroj ĉi tie estis ankaŭ restoracio.

Konserviĝis ĉi tie ankaŭ kvadrata kapeleto kaj kelke da domoj de luzacia tipo.

Pluaj fotoj redakti

Rilataj artikoloj redakti