Domenico Pignatelli Di Belmonte

Domenico PIGNATELLI DI BELMONTE (naskiĝinta la 19-an de novembro 1730 en Napolo, mortinta la 5-an de februaro 1803 en Palermo) estis itala teologo kaj kardinalo de la Katolika Eklezio. Lia patro Domenico Pignatelli y Aymerich estis generalo kaj la dua markizo de San Vincenzo .

Domenico Pignatelli Di Belmonte
Persona informo
Naskiĝo 19-an de novembro 1730 (1730-11-19)
en Napolo
Morto 5-an de februaro 1803 (1803-02-05) (72-jaraĝa)
en Palermo
Familio
Patro Don Antonio Pignatelli, Principe di Belmonte
Patrino Donna Anna Maria Pinelli Ravaschieri, 6.Principessa di Belmonte
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo
vdr

Vivo redakti

Pignatelli devenis el familio elstara napola kaj sicilia, kiu en sia sino havis multajn gravulojn, ekz. la papon Inocento la 13-a kaj la kardinalojn Francesco Pignatelli (1703), Francesco Maria Pignatelli (1794) kaj Ferdinando Maria Pignatelli. Li studis ekde 1738 ĉe la teatinanoj. Domenico iĝis en 1745 ano de la ordeno de la teatinanoj kaj faris la solenajn ordenvotojn e la 7.12.1746 . Li nomumitis episkopo de Caserta en 1782 kaj ĉefepiskopo de Palermo kaj Monrealo en 1802. Estante vicreĝo sicilia papo Pio la 7-a igis lin okaze de la konsistorio de la 9.8.1802 eĉ kardinalo; sed Domenico mortis antaŭ ricevo de la titolo.

Literaturo redakti

  • LeBlanc, Jean, Dictionnaire biographique des cardinaux du XIXe siècle : contribution à l'histoire du Sacré Collège sous les potificats de Pie VII, Léon XII, Pie VIII, Grégoire XVI, Pie IX et Léon XIII, 1800-1903. Montréal: Wilson & Lafleur, 2007.
  • Ritzler, Remigium, and Pirminum Sefrin. Hierarchia Catholica Medii et Recentioris Aevi. Volumen VI (1730–1799). Patavii : Typis et Sumptibus Domus Editorialis "Il Messaggero di S. Antonio" apud Basilicam S. Antonii, 1958, p. 152
  • Ritzler, Remigium, and Pirminum Sefrin. Hierarchia Catholica Medii et Recentioris Aevi. Volumen VII (1800–1846). Patavii : Typis et Sumptibus Domus Editorialis "Il Messaggero di S. Antonio" apud Basilicam S. Antonii, 1968, pp. 8 kaj 298.

Eksteraj ligiloj redakti