Sankta Johano Bosco, respektive Don Bosco, propranome Giovanni Melchior Bosco (naskiĝis la 15-a/16-an de aŭgusto 1815 en Castelnuovo d'Asti, (hodiaŭ Castelnuovo Don Bosco), Italio, mortis la 31-an de januaro 1888, Turino) estis katolika pastro, sanktulo, edukisto, fondinto kaj la unua kapo de Salesanoj de Don Bosco.

Sankta
Don Bosco
"Patro kaj instruisto de junularo"
Persona informo
Giovanni Melchiorre Bosco
Naskonomo Giovanni Melchiorre Bosco
Naskiĝo 15-an de aŭgusto/16-an de aŭgusto 1815
en Castelnuovo d'Asti
Morto 31-an de januaro 1888
en Turino
Religio katolikismo vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Reĝlando Italio • Reĝlando Sardio vd
Memorigilo Don Bosco
Familio
Patro mario conde vd
Patrino Margherita Occhiena vd
Edz(in)o
Profesio
Okupo romkatolika sacerdoto vd
Aktiva en Torino vd
Sanktulo
Beatigo 2-an de junio 1929 de papo Pio la 11-a
Kanonizo 1-an de aprilo 1934 de papo Pio la 11-a
Festotago 31-a de januaro
Atributoj pastra vesto, en socio de knaboj
Patroneco junularo, pastraj administrantoj de junularo, metilernantoj, katolikaj eldonejoj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En la jaro 1963, sanktejo Don Bosco (1 600 m²) estis konstruita omaĝe al li en la iama tutnova ĉefurbo de Brazilo, Braziljo.

En la jaro 1989, li estis de Johano Paŭlo la 2-a proklamita kiel Patro kaj instruisto de junularo.

Infanaĝo redakti

Laŭ oficiala registro en matriko Johano Bosco naskiĝis la 16-an de aŭgusto 1815 en Becchi, unu en kantonoj de Morialdo, kiu estis loka parto de Castelnuovo d'Asti (hodiaŭ Castelnuovo Don Bosco). Sed li kaj lia patrino ĉiam asertis, ke li naskiĝis la 15-an de aŭgusto.

Edukado de Bosco redakti

Bosco nomis sian metodon de edukado kiel preventa sistemo. Tiu poste staras sur tri pilieroj:

  • prudento - edukisto reagas al konkreta situacio klopodante finpensi, kiajn efikojn havos lia traktado al konkreta unuopulo;
  • afableco - li klopodas esti kunlaboranto, interesiĝi pri liaj interesoj, ludi ludojn ks.;
  • religio - la edukista agado devas eliri el la profunda rilato de la edukisto al Dio. Al tio li ankaŭ devas konduki siajn edukotojn.

Bosco ludis kun knaboj multe da ludoj kaj praktikis muzikon. Sed ili ĉiam preĝis, partoprenis sanktan meson ks.

Rilataj temoj redakti

Fondinto kaj la unua kapo de Salesanoj de Don Bosco
Antaŭulo: 18571888 Sekvanto:
- Don Bosco Michael Rua