Don Camillo

fikcia itala pastro

Don Camillo ("pastro Camillo") estas fikcia itala pastro, unu el la du ĉefroluloj de la humura libroserio "Don Camillo kaj Peppone" de Giovannino Guareschi, kaj de la filmoj bazitaj sur la serio, kie lin rolas Fernandel.

Don Camillo
literatura rolulo
Kreita de Giovannino Guareschi
Rolita de Fernandel
Informoj
Sekso vira
Nacieco Italio
Religio katolikismo
Okupo paroĥestro
Malamikoj Peppone
vdr

Don Camillo kaj Peppone estas la du kontraŭaj potenculoj en eta itala vilaĝo: Jen la katolika pastro, fortega, kolerema, kiu ofte dialogas kun Jesuo sur krucifikso en lia preĝejo; jen la urbestro, komunisto, kiu knabaĝe estis messervanto sed nun luktas por la proletara revolucio - se necese, kun armiloj. Malgraŭ iliaj opoziciaj ideologioj, ilin tamen kunigas forta sento por justeco kaj zorgo por la malfortaj en la socio.