Tournai

(Alidirektita el Doornik)


Tournai (france: prononco [tu:rNE]), (en esperanto Turnezo[1], germane Dornick, nederlande Doornik, picarde Tornai , latine Tornacum) estas belga urbo en la valona provinco Hainaut, 85 km sudokcidente de Bruselo, ĉe la rivero Skeldo. Tournai estas franclingva urbo kiu kune kun la urboj Lillo (Lille) kaj Kortrejko (Kortrijk) formas la Eŭropan metropolon Lille-Kortrijk-Tournai. Post Tongeren, Tournai estas konsiderita la plej malnova urbo en Belgio. Ĝi estis ĉefurbo de la Franka Imperio kaj daŭre ludis gravan kulturhistorian rolon poste. La urbo famas ankaŭ pro sia grandega mezepoka katedralo.

Tournai
urbo
municipo en Belgio • urbo de Belgio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Belgio
Regiono Valonio
Provinco Henegovio
Poŝtkodo 7500
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 69 471  (januaro 2016)
Loĝdenso 313 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 36′ N, 3° 23′ O (mapo)50.63.3833333333333Koordinatoj: 50° 36′ N, 3° 23′ O (mapo)
Alto 24 m [+]
Areo 215,67 km² (21 567 ha)
Horzono GMT+1h
(+2h de aprilo ĝis oktobro)
Tournai (Belgio)
Tournai (Belgio)
DEC
Tournai
Tournai
Situo de Tournai en Belgio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tournai [+]
vdr

Loĝantaro redakti

Tournai kalkulas ĉ.70 000 loĝantojn (2016).

 
Urbodomo de Tournai

Administra divido redakti

Tournai estas unu el la 133 municipoj, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Ĝi ricevis la titolon en 1825.

 
La plej malnova belfrido en Belgio sur la Granda Placo kun fontano en Tournai

La municipo estas la administra centro de samnoma distrikto. Post reformo kaj ekde 1977 la municipoj Barry, Beclers, Blandain, Chercq, Ere, Esplechin, Froidmont, Froyennes, Gaurain-Ramecroix, Havinnes, Hertain, Kain, Lamain, Marquain, Maulde, Melles, Mont-Saint-Aubert, Mourcourt, Orcq, Quartes, Ramegnies-Chin, Rumillies, Saint-Maur, Templeuve, Thimougies, Vaulx-lez-Tournai, Vezon, Warchin kaj Willemeau apartenas al Tournai, la ĉefa municipo.

Historio redakti

Ĝi havis grandan rolon dum la mezepoko kaj estis eĉ ĉefurbo de la merovida dinastio sub Merovech en la mezo de la 5-a jarcento. En 1513, la angla reĝo Henriko la 8-a konkeris Tournai de la francoj. En 1519 Tournai apartenis al Francio kaj ekde 1521 al la Hispana Nederlando. En 1667 la urbo estis rekaptita de Francio. En 1709 ĝi estis reprenita de Princo Eŭgeno de Svedio kaj la Duko de Marlborough. Ekde 1714 ĝi apartenis al Aŭstra Nederlando. En 1815 Tournai iĝis parto de la Unuiĝinta Reĝlando de Nederlando. Post kiam Belgio iĝis sendependa de Nederlando, ĝi iĝis parto de Belgio.

Kulturo redakti

La ĉefa urba altiro estas la katedralo Notre kiu datiĝas de la 11-a-12-a jarcentoj kun kvin masivaj 83-metraj turoj, gotikaj korusoj, kapeloj kun la restaĵoj de loke honoritaj sanktuloj (plejparte de la 13-a jarcento), kaj ankaŭ pluraj pentraĵoj. de Rubens. En 2000, ĉi tiu okulfrapa ekzemplo de romanika arkitekturo estis listigita kiel Monda Heredaĵo de Unesko.

 
Katedralo Notre-Dame de Tournai

Krom la katedralo, la urbo konservis multajn pli malgrandajn preĝejojn, 72-metran sonorilturon (ĉirkaŭ 1118), mezepokan ponton ('Pont des trous'), renesancan konstruaĵon de la teksista gildo[2] kaj turon konstruitan de la angla reĝo Henriko la 8-a. Dum la Mezepoko ĝis hodiaŭ la urbo estis fama ĉie en Eŭropo pro la tradicio de tapiŝoteksado (gobelinoj). La urbo altiris prosperajn komercistojn.

Inter iamaj lokaj artistoj, unu el la plej famaj belgaj pentristoj estis sendube Rogier van der Weyden.

Tournai havas riĉan arikitekturon, ĉefe domoj en 'Art Nouveau" (Secesio, Jugendstil) kaj kelkaj domoj kiuj estus la plej malnovaj kaj plej bone konservitaj domoj en tuta okcidenteŭropo. La iama episkopa palaco estas hodiaŭ la urbodomo.

Muzeoj redakti

  • Muzeo de belaj artoj, dizajnita de Victor Horta, fama belga arkitekto de konstruaĵoj en la stilo Secesio ('Art Nouveau')
  • Arkeologia muzeo
  • Folkloromuzeo MUFIM
  • Muzeo de Tapiŝo kaj Tekstila Arto TAMAT
  • Muzeo de Dekoraciaj Artoj
  • Muzeo de Naturhistorio kaj Vivarium
  • Muzeo de Milita Historio
  • Muzeo de Pupa Arto

Famuloj redakti

Partneraj urboj redakti

Bildgalerio redakti

Referencoj redakti

  1. Fonto: Kiel traduki okdek franclingvajn vortojn kaj Kiel esperantigi proprajn nomojn Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine (2011), p198
  2. Noto: la gildoj ĝuis pli grandan potencon, inkluzive de voĉdonado en administraj aferoj de kiuj ili antaŭe estis ekskluditaj.

Eksteraj ligiloj redakti

Oficiala retejo de la municipo (france, nederlande kaj angle) Retejo de la urba turisma oficejo