Dopamino

kemia kombinaĵo
Dopamino
Plata kemia strukturo de la
Dopamino
Tridimensia kemia strukturo de la
Dopamino
Alternativa(j) nomo(j)
  • Duhidrokso-benzeno
  • Intropino
  • 3,4-hidrokso-fenetilamino
  • 4-(2-aminoetil)brenzkateĥino"
Kemia formulo
C8H11NO2
CAS-numero-kodo 51-61-6
ChemSpider kodo 661
PubChem-kodo 681
Merck Index 15,3470
Fizikaj proprecoj
Aspekto dikformataj prismoj alte sensiva al oksigeno
Molmaso 167.208 g·mol−1
Denseco 1.26g cm−3
Fandpunkto 128  °C
Acideco (pKa) 8.9
Solvebleco Akvo:60g/100
Mortiga dozo (LD50) 141 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R22 R36/37/38
Sekureco S26 S36
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 05 – Koroda substanco
06 – Venena substanco 08 – Risko al sano
GHS Signalvorto Damaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝoj H225, H301+311+331, H370[1]
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P312, P321, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501[2]
Krom se estas aparte indikite, la datumoj estas prezentataj sub normalaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25  °C kaj 100 kPa)

Dopamino (DA) estas biogena amino el la grupo de kateĥolamino. En la nerva sistemo de homoj kaj bestoj temas pri grava nervotransigilo. Nescience ĝi foje nomatas "feliĉo-hormono", ĉar en la korpo ĝi elverŝiĝas en la internervajn sinapsojn ekzemple ĉe intensaj sukceso-travivaĵoj.

Neŭronoj, en kiuj ekzistas dopanimo, nomatas "dopaminergaj". Dopaminergaj neŭronoj troveblas en la centra nerva sistemo kaj tie precipe en la mezencefalo. De tie aksonoj de gravaj dopaminergaj neŭronoj ascendas en la telencefalon kaj la diencefalon. La korespondaj neŭronoj mem troveblas precipe (sed ne nur) en la nigra substanco de la cerbo. Dopamino tamen ankaŭ nervotransigilo en iuj subsistemoj de la vegetativa nerva sistemo kaj tie reguligas la sangumon de la internaj organoj. Dopamino necesas por vasta gamo da vivnecesaj reguligaj procesoj.

Derivaĵoj de la katekolo
Katekolo
Dopamino
Norepinefrino
Epinefrino
Amfetamino

Sintezo 1 redakti

  • Preparado ekde la fenetilamino per aldono de du hidroksilaj grupoj:

1-fenetilaminodopamino

Referencoj redakti