Dorling Kindersley

La eldonejo Dorling Kindersley estas internacia libroeldonejo, kiu aktivas en pluraj ŝtatoj precipe de Eŭropo kaj eldonas librojn koresponde en la plej gravaj lingvoj de tiuj ŝtatoj. La eldonejo fondiĝis en 1974 en Londono kaj daŭre havas sian centran sidejon en tiu urbo. La firmaa aktivado koncentriĝas plejparte je produktado de nefikciaj libroj kaj enciklopedioj kaj por infanoj kaj por plenkreskuloj. La eldoneja mallongigo, DK, vaste uziĝas en libraj titolpaĝoj aŭ en ĉiaspecaj varbaĵoj, do konsideratas eldoneja "marko" kaj rekonilo. Laŭ la stato fine de la jaro 2012, la kompanio produktis librojn en 51 lingvoj kaj krom en Londono havis oficejojn en Novjorko, Munkeno, Nov-Delhio, Toronto kaj en Aŭstralio.

Dorling Kindersley
Dorling Kindersley

eldoneja stando en la frankfurta librofoiro 2012
libroeldonejo vd
Dum 1974 - nekonata/nuntempe
Jura formo Kompanio kun limigita Respondeco
Fondita 1974
Sidejo Londono
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
TTT eldoneja retejo
vdr

Historio redakti

En 1974 la eldonejon fondis Christopher Dorling kaj Peter Kindersley, kies familiaj nomoj do konsistigis la firmaan nomon. Komence la firmao estis libropresejo kaj do mem produktis librojn, en 1982 ĝi tamen iĝis eldonejo, kiuj financas kaj eldonigas librojn, kies presado kaj librobindado tamen povas okazi en aliaj firmaoj, laŭ mendado kaj financado de la eldonejo. La unua libro produktita en la firmao estis First Aid Manual, do manlibro pri unua helpo, kaj havis la celgrupon de britaj kuracistoj, do apartenis al la kategorio de faka literaturo. La libro amplekse konatigis la firmaon, ĉar la tekstoj estis aparte lerte klarigaj, la bildoj kaj grafikaĵoj estis same taŭgaj kaj la libra dezajno aspektis novspeca, kaj al multaj kuracistaj legantoj aparte plaĉa. En 1991 la eldonejo komencis ankaŭ vendi siajn librojn en Usono.

Ekde la 1980-aj jaroj la eldonejo produktas vastan gamon da nefikciaj libroj kaj enciklopedioj kaj por infanoj kaj por plenkreskuloj. La libroj estu aparte pedagogie valoraj, kaj je unua rigardo dezajne diferenciĝu de aliaj similtemaj libroj de aliaj eldonejoj. La produktaĵoj aŭtoriĝas fare de spertaj verkistoj, kaj multajn el ili kunaŭtoras teamoj de naciaj fakaj asocioj kiel la Brita Medicina Asocio, Royal Horticultural Society pri ĝardenado, la Brita Ruĝa Kruco, aŭ kuracistaj praktikejoj kiel St John's Ambulance, St Andrew's Ambulance kaj multaj aliaj.

Sub la nomo Dorling Kindersley la brita ŝtata televido BBC en forta dezajna citado de la tipa librokonceptado produktigis serion de dokumentaj filmoj. Ankaŭ komputilaj programoj kun "perekrane vizitebla muzeo" sur kompaktdiskoj produktiĝis en simila maniero. La tipan komencan melodion kaj de la televidaj dokumentaj filmoj kaj de la komputilaj programoj facile rekonas multaj britoj.

La 31-an de marto 2000 la eldonejon aĉetis la amaskomunikila konzerno Pearson, kiu integrigis ĝin en la eldonan grupon Penguin, en kiu ankaŭ troveblas la poŝlibra eldonejo Penguin Books. Ekde januaro 2000 la eldonejo havas komerce memstaran sekcion en Germanio, kiu de tiam iĝis unu el la kvin plej grandaj eldonejoj de nefikciaj libroj en Germanio - en 2006 la germania sekcio havis jaran bilancon de 18 milionoj da Eŭroj. Parto de la germanlingve publikigitaj libroj de la eldonejo ne uzas la markon DK, sed la markon Coventgarden.

Por plia internacia distribuo de la produktaĵoj la firmao kompreneble intense kunlaboras kun alilandaj eldonejoj kaj tial prezentiĝas en internaciaj librofoioj kiel ekzemple la frankfurta librofoiro.

Eksteraj ligiloj redakti