Dragono origine estis soldato de la infanterio, kiu uzis sian ĉevalon ĉefe por rapida ŝanĝo de unu loko al alia, do por transporto, sed ne por batalo. Iom post iom dragonoj en multaj armeoj fariĝis parto de la kavalerio.

Angla dragono, meze de la 18-a jc.
Louis Braun: Virtembergaj dragonoj
Monumento por la badenaj dragonoj

La nocio "dragono" ekaperis komence de la 17-a jarcento. La nomo devenas aŭ de man-tenita pafilo nomita dragon aŭ de blazono montranta drakon kiel simbolon de la diablo, kiel portis ĝin papaj rajdantoj sur siaj lancoj. Ili estis latine nomitaj "draconarii" = drakaj soldatoj, el kio fariĝis dragonoj.

La armea grupo de dragonoj ekestis meze de la 16-a jarcento. Grandkvante ĝi estis uzata unue dum la Tridekjara Milito (1618-1648) kaj la Angla Enlanda Milito (1632-1651). Pro ĝia mobileco oni tiuepoke nomis ilin "fluganta armeo" (france „armée volante“). La franca armeo kreis en 1635 ses regimentojn da dragonoj. De 1638 dragono estis la oficala nomo de la francaj piedirantaj soldatoj kun ĉevaloj.

Dragonoj kutime ne portis kirason, sed kelkaj protektis sin en la 16-a kaj 17-jarcento per simpla kasko kaj ledra vestaĵo. Iliaj armiloj estis aŭ muskedo aŭ pik-stango, por la sendistanca lukto ili havis spadon.

Kiel miksita formo inter infanterio kaj kavalario dragonoj ofte estis primokitaj de soldatoj de aliaj batal-unuoj. Jen germana primokaĵo el la 17-a jarcento:

"Dragoner sind halb Mensch, halb Vieh, aufs Pferd gesetzte Infanterie!"
Duone hom', duone besti', surĉevala infanteri'