Dresado celas modifi, per adaptita edukado kaj trejnado, la kutiman sintenon de bestoj, sovaĝaj aŭ ne, por difinita celo.

19-a jarcenta bildo de leondresisto ene de kaĝo.

La celoj de dresado povas esti ege variaj. Eblas dresi (eduki, instrui, trejni) hundon por serĉi homojn sub ruinoj, ekzemple okaze de tertremo, aŭ sub neĝo, okaze de lavango; por serĉi drogoneksplodaĵojn; por gvidi blindulon; por cirka spektaklo; por gardi ejon aŭ gregon (ŝafaron, bovaron, ktp); por ĉasi; por alarmi, timigi aŭ ataki en kazo de alproksimiĝo de pli malpli bonintencaj vizitantoj (ekz. ŝtelistoj aŭ vandaloj). Dresado povas sekve puŝi beston ankaŭ al agresemo.

Ĉevaloj estas dreseblaj kaj trejneblaj por transporto, sporto (rajdado, (vet)kurado...), cirkaj aŭ rajdaj spektakloj. Ili iam ludis gravan rolon en militoj (kavalerio). Ne ĉiuj bestoj estas dreseblaj, ekzemple la zebro, malgraŭ ĝia granda aspekta simileco kun ĉevalo.

En la kazo de sovaĝaj bestoj, temas pri malsovaĝigo, ekzemple por cirkaj ludoj aŭ spektakloj: elefanto, leono, tigro, delfeno kaj aliaj.