Ducentjariĝo de Argentino

La Ducentjariĝo de Argentino aŭ en hispana Bicentenario de la República Argentina okazis la 25-a de majo de 2010, ducent jarojn post la Revolucio de Majo de 1810 en kiu oni elpostenigis la hispanan vicreĝon Baltasar Hidalgo de Cisneros kaj oni kreis unuan registaran Junta formitan de elstaraj reprezentantoj de la popolo de Bonaero, kiu iĝis tiele la unua registaro de Argentino.

Oficiala bildo de la celebro de la Ducentjariĝo.

La Revolucio de Majo en 1810 kaj la unua registaro argentina el 25a de majo de 1810 ricevis (laŭ la tiamaj ebloj de transportoj) la apogon de malproksimaj urboj distance el Bonaero kiaj Tarija, Mendoza, Corrientes kaj Yapeyú. La plej parto de la tre etenda teritorio kiu aliĝis dekomence al la Revolucio de la 25a de majo de 1810 kunformis la Unuiĝintaj Provincoj de Rivero Plata (dekomenca nomo de Argentino kaj kiu ankoraŭ nun estas unu el la oficialaj nomoj de la lando).

Festo de la Ducentjariĝo redakti

 
Festo por la Ducentjariĝo de Argentino. De maldekstro dekstre, la prezidantoj de Sudameriko: Sebastián Piñera (Ĉilio), Rafael Correa (Ekvadoro), Cristina Fernández de Kirchner (Argentino), Fernando Lugo (Paragvajo), Evo Morales (Bolivio), Lula da Silva (Brazilo), Pepe Mujica (Urugvajo) kaj la Ĝenerala Sekretario Néstor Kirchner (Unasur)

En la urbo Bonaero, la ŝtata registaro organizis la ĉefan eventon rememoran de la jaro kiu okazis ĉefe en aro de la plej grava strato de la urbo, nome la Avenuo 9a de Julio. La festo ekis la 21-a de majo kaj finis la Ducentjariĝo Tago, nome la 25-a de majo. Kvankam la memoraĵo okazis dum la tuta 2010 en la tuta lando, tiu evento estis la unika kie estis reprezentataj la provincoj kaj landoj invititaj.[1]

Notoj redakti

  1. http://www.bicentenario.argentina.ar/es/agenda/grandes-eventos/paseo-del-bicentenario-16.php Arkivigite je 2012-01-19 per la retarkivo Wayback Machine Paseo del Bicentenario, alirita la 19an de majo de 2010, Bicentenario.argentina.ar 10a de majo de 2010.

Bibliografio redakti

  • Guzmán Carriquiry Lecour (2012). El bicentenario de la independencia de los países latinoamericanos. Encuentro. ISBN 9788499209968. [1]

Eksteraj ligiloj redakti