Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Duonvoĉe estas libro de poezio de G. E. Maura, pseŭdonimo de Gaston Waringhien. Ĝi unue aperis 11-paĝe ĉe Literatura Mondo el Budapeŝto en la jaro 1939, kaj estas reeldonita de Eldonejo Stafeto el La Laguna en 1963.

Duonvoĉe
Duonvoĉe
Duonvoĉe
Aŭtoro Gaston Waringhien
Eldonjaro 1939
Urbo Budapeŝto
Eldoninto Literatura Mondo
Paĝoj 111
vdr

Enhavo redakti

La verko estas bone strukturita en partoj kun humure lingva rilato inter si, nome amoro, amaro, humuro, dum iro. Precipe en la dua parto (amoro) estas poeziaĵoj el la jaroj 1933, 1934, 1935 kaj 1936, kio sugestus propran vivon de verkisto. En la tria parto (amaro) estas poeziaĵoj kiuj rilatas al la Hispana Enlanda Milito, kio ŝanĝas la vitalisman esencon al pli realisma temaro.

Recenzo redakti

 
 Al estimata sinjoro G. E. Maura, pere de la Eldonejo STAFETO, La Laguna. Tre estimata kaj kara samideano:

Antaŭ pluraj monatoj — estis en mezo de julio — la poŝto alportis al mi tute freŝan vian poemaron «Duonvoĉe», tamen sen returna adreso de la sendinto. Mi enketis vane, kien mi povus direkti miajn dankojn; do mi decidis, ĉekaze uzi peradon de nia komuna amiko, la eldonisto de la STAFETO, Juan Régulo Pérez. Vian libron mi ricevis ĵus antaŭ mia forveturo al dusemajna libertempo, kiun ni pasigis ĉe la maljuna bopatrino en modesta vilaĝeto inter densaj arbaroj. Ardis tiam suno preskaŭ hispana, la ĉielo estis sude lazura, la kampoj plejparte jam fakitaj, estis silentaj; nur ie malproksime rinkis monstraj rikolmaŝinoj de la kolĥozo. En tia atmosfero mi, kuŝante sub kverko ĉe rando de zumanta arbaro, kun plezuro enprofundiĝis en Viajn versojn. La libro min katenis. Mi jam bone konis kaj ĉiam alte taksis kelkajn el viaj poemoj, kiuj siatempe aperis precipe en la NICA; kaj nun mi posedas ilin en unu kompleta volumo. Mi povis ĝui vian riĉan imagon, Viajn facilflugajn ideojn, Viajn poeziajn bildojn kaj vortturnojn («Kronante l’kapon per la brakoj...») La ciklo havas sian percize ellaboritan arkitekturon, jen en la temoj, jen en 1-a formo: amoro —- amaro — humuro — dum iro; la sep folioj de la ventumiloj, kiuj apertas la amaventuron kaj la sep grajnoj de la rozario, kiuj fermas ĝin. Mi, kun alta ŝato, legis la versojn de erotiko (Danko, Sopiro). Kaj tiu «1963», ŝajne pentrita de la realeco, koron tuŝanta («Mi ne esperas ke vi min atendos; ĉar tro malluma la tiea nubo, tro amsoifa via jun'floranta»), La submarĝenaj datoj donas al la leganto multloke la komprenigan ŝlosilon. Espero sinkonsolo — eterna fido — sur la fono de defore tamburanta ŝtormo: «io almenaŭ spitas al perdiĝo, io skapos ja la mortotrudon...» «Kaj ni — kvazaŭ per natura evoluo de la eksteraj eventoj — jam estas en la Apokalipsaj bildoj de la Amaro. La senafekte realisma, verama, preskaŭ profeta salut — kaj adiaŭvorto: «Unu manpremi ankoraŭ, ankoraŭ unu kiso, kaj nun finite! Fratoj, jen venas via vico». Korskua estas la psalmo 137 (ankaŭ la Kalocsaya parafrazo), kaj De Profundis (kompatu, kompatu vin mem, sinjoro). Kiel ne ĝoji pri la versokvaroj «Sub sonĝoj de somero» («Dum nokfebria svage videtas sen kiteloj peladi sin prelude faŭnino kaj priapojn «dum amor’ furiozas»), «La poeziaj ideoj fine estas kunpuŝitaj kiel svamio de pepantaj birdoj, en la «unuversoj universoj», kvazaŭ ili eĉ ne havus tempon elkreski káj disflori. Jen kelkaj, el la plej elvokaj: «Du vortojn, nur du vortojn, kaj inter ili — fulmon!» «Ali paseret’ trinkigas la flako ĉielbluon». «Junec’ tremanta korbo da fragoj kaj diantoj». Kaj super ĉiuj la lasta: «Ho neĝo, kiel bela vi estos, trans la homoj». «Vi konsciigas al Vi la amaran salon de la senlima oceano kaj tamen (por paroli per vortoj de ĉeĥa poeto) Vi ne forgesas trinki el la dolĉakvaj fontetoj de la tero. «Mi dankas al vi pro la kelkaj belaj, poeziplenaj horoj».

Via sindona kaj respektplena: 
— DRO. PUMPR. Boletín n139 (nov 1963)

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti