Eŭropa Agentejo por la Funkcia Administrado de Grandskalaj Informaj Sistemoj en la Spaco de libereco, sekureco kaj justeco
La Eŭropa Agentejo por la Funkcia Administrado de Grandskalaj Informaj Sistemoj en la Spaco de libereco, sekureco kaj justeco,mallongige eu-LISA, estas agentejo de la Eŭropa Unio, kiu administras ciferecigon de fingrospuroj de azilpetantoj en la Eŭropa Unio.
Eŭropa Agentejo por la Funkcia Administrado de Grandskalaj Informaj Sistemoj en la Spaco de libereco, sekureco kaj justeco | ||
---|---|---|
interregistara organizaĵo • decentralised agency of the European Union | ||
Komenco | 21-a de novembro 2011 | |
Geografia situo | 59° 27′ 3″ N, 24° 44′ 10″ O (mapo)59.45081524.736003Koordinatoj: 59° 27′ 3″ N, 24° 44′ 10″ O (mapo) | |
Lando(j) | Estonio vd | |
Sidejo | Tallin | |
| ||
Tipo | Agentejoj de la Eŭropa Unio | |
Celo | Kontrolado de azilpetoj | |
Agareo | ||
Retejo | eulisa.europa.eu | |
Sidejoj redakti
La agentejo havas sian ĉefsidejon en Talino (Estonio), sian funkcian centron en Strasburgo (Francio), kaj rezervan lokejon en Sankt Johann im Pongau (Aŭstrio). La Strasburga ejo estis kreita en 1995 kaj estas regule etendita[1][2]. La celo estas povi akomodi kreskantan datumcentron pro la etendo de datumbazoj.
Funkciado redakti
La agentejo administras 3 komunajn datumbazojn por la landoj de la Schengen-areo, por certigi la movadon de homoj:
- Viza Informa Sistemo (VIS)
- la Informa Sistemo de Schengen (SIS II)
- Eurodac (datenoj pri azilpetantoj kaj kontraŭleĝaj loĝantoj)[3]
3 aliaj datumbazoj estis aldonitaj:
- ETIAS (ekvivalenta al la usona ESTA)
- la dosiero de eksterlandanoj de membrolando de la Schengen-areo (Eniro-Eliro Sistemo)
- la komputilizita sistemo por interŝanĝo de informoj pri krimaj registroj (ECRIS)
Referencoj redakti
- ↑ Datencentro eu-LISA (arkivo) SERS
- ↑ Le cœur numérique de Schengen va s’agrandir à Strasbourg (arkivo) DNA, 4-a de oktobro 2020
- ↑ Le coeur de la sécurité européenne se trouve à Strasbourg (arkivo) France 3, 26-a de marto 2015